Joan Beauchamp
Joan Beauchamp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1890 en Midsomer Norton |
Morto | 1-an de januaro 1964 (74-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Familio | |
Patro | George Henry Beauchamp (en) |
Frat(in)o | Kay Beauchamp (en) |
Edz(in)o | Harry Thompson (en) |
Okupo | |
Okupo | pacaktivisto sufrageto sufrageto |
Joan BEAUCHAMP (elparolu: BI-ĉum) (1890-1964) estis brita pacisto, virinbalotrajtisto kaj fondinto de la Brita Komunista Partio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Joan Beauchamp naskiĝis en 1890 en Midsomer Norton, Somerset, Britio, filino de George Henry Beauchamp[1]. Ŝia familio estis de farmistoj, kaj la fratino, Kay Beauchamp ankaŭ estis fondinto de la Brita Komunista Partio. Ŝi studis ĉe la Royal Holloway College, Universitato de Londono, kaj estis unu el ĝiaj fruaj virinaj studentoj.
Dum la unua mondmilito, Beauchamp fariĝis grava pacisto kiu laboris en la No Conscription Fellowship (Kamaradaro kontraŭ deviga milit-deĵoro, aŭ NCF), organizaĵo kiu helpis kaj informis al ĉiuj kiuj rifuzis batali en la milito. Ŝi estis redaktoro de ĝia ĵurnalo The Tribunal ekde 15-a oktobro 1917 kaj 10-a aprilo 1919, kaj estis plurfoje arestita. La ĵurnalon ŝi eĉ eldonis (kune kun Lydia Smith) dum 12-monatoj kiam la policistoj serĉis la presilon kaj provis finigi la eldonadon de la ĵurnalo. Poste, en 1920, ŝi estis malliberigita dum 10 tagoj pro ŝia kontraŭmilita aktivado[2] [3].
Ŝi ankaŭ estis socialisto, kaj kunfondis la Communist Party of Great Britain (Komunista Partio de Britio), en kiu ŝi membris ĝis morto.
Kiel sufrageto, Beauchamp estis militema virinbalotrajtisto, kaj estis kolego de Sylvia Pankhurst.
En 1921, Beauchamp edziniĝis kun Harry Thompson (1886-1947), radikala juristo kaj kolego en la NCF. Li establis la sindikatistan jurfirmaon Thompsons. Iliaj du filoj, Robin Thompson (1924-2002)[4] kaj Brian Thompson (?-2000)[5] ankaŭ fariĝis juristoj kaj gvidis la firmaon post la frua morto de ilia patro en 1947, ĉiam gardante ĝian por-laboristaran pozicion. Beauchamp ĉiam subtenis la firmaon, kaj mem mallonge gvidis ĝin post la morto de sia edzo[6].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Poems of Revolt (1924) (Poemoj de revolucio)
- Agriculture in Soviet Russia (1931) (Agrikulturo en Sovetunio}
- British Imperialisim in India (1935) (Brita imperiismo en Barato)
- Women Who Work (1937) (Virinoj kiuj laboras)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://auden.stanford.edu/cgi-bin/auden/individual.php?pid=I14206&ged=auden-bicknell.ged&tab=0
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-11. Alirita 2010-10-16 .
- ↑ Chris Wrigley, A.J.P. Taylor: Radical Historian of Europe, p52. http://books.google.co.uk/books?id=fwNQEkGp29cC
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-31. Alirita 2010-10-16 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-16. Alirita 2010-10-16 .
- ↑ http://grahamstevenson.me.uk/index.php?option=com_content&view=article&id=52:joan-beauchamp&catid=2:b&Itemid=98