Saltu al enhavo

Jenő Sántha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jenő Sántha
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1935 (1935-09-03) (89-jaraĝa)
Familio
Frat(in)o Imre Sántha Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Rozália Sántha Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SÁNTHA Jenő (sa:nta) estas rumanuja hungara instruisto, lernolibroverkisto naskita en Bukareŝto la 3-an de septembro 1935. Li estas la pli aĝa frato de Imre Sántha, la edzo de Rozália Sántha.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Jenő Sántha edukiĝis en Păuleni-Ciuc, en vilaĝo de siaj gepatroj. Li havigis diplomon de instruisto por bazlernejoj en 1953 en Miercurea Ciuc kaj diplomon de instruisto pri historio-rumana lingvo en 1965 en Porinstruista Instituto de Târgu Mureş por ĝeneralaj lernejoj (5-8 klasoj). Ŝi estis bazlerneja instruisto, kulturinpektisto kaj lernejinspektisto dum la plej granda parto de sia kariero en Miercurea Ciuc. Li pensiiĝis en 1997. Oni konsideras unika en la rumanuja hungara instruado, ke unu aŭtorparo verku plenan lernolibro-serion por bazlernejaj klasoj.

Lernolibroj

[redakti | redakti fonton]
  • Földrajz. Hargita megye-Judeţul Harghita (kunulaŭtoro), 19981.
  • Kézenfogva, Magyar ábácéskönyv- Olvasás és írás tankönyv az első osztályosoknak (kune kun Rozália Sántha), Bucureşti, 1997;
  • Olvasás gyakorlófüzet az I. számára, (kune kun Jenő, Rozália Sántha), 1997;
  • Kézenfogva - Írás gyakorlófüzet (kune kun Jenő, Rozália Sántha), 1997;
  • Gyöngyszemek, Magyar nyelv a II. osztály számára- Olvasás, anyanyelvismeret, fogalmazás (kune kun Rozália Sántha), Bucureşti, 1998;
  • Gyöngyszemek - Írás és fogalmazás gyakorlófüzet, II. osztály, (kune kun Jenő, Rozália Sántha), 1998;
  • Magvető, Magyar nyelv a III. osztály számára- Olvasás, nyelvtan, fogalmazás (kune kun Rozália Sántha), Bucureşti, 1999;
  • Anyanyelvünk kincsei- Nyelvtan gyakorlatok III. osztályosoknak, (kune kun Rozália Sántha), Deva, 2001;
  • Útravaló, Magyar nyelv a IV. osztály számára- Olvasás, nyelvtan, kommunikáció, (kune kun Rozália Sántha), Bucureşti, 2000.