Saltu al enhavo

Jedlice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jedlice
germane Göllitz
pereinta vilaĝo
Ponteto en la pereinta Jedlice
Oficiala nomo: Jedlice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo Nové Hrady
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Domoj 0
Situo Jedlice
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 48° 44′ 34″ N 14° 47′ 45″ O / 48.74278 °N, 14.79583 °O / 48.74278; 14.79583 (mapo)
Katastro 6,75 km² (675 ha) Veveří u Nových Hradů
Unua skribmencio 1360
Horzono MET (UTC 1)
 - somera tempo MET (UTC 2)
Poŝtkodo 373 33
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jedlice
Portalo pri Ĉeĥio

Jedlice (germane Göllitz) estas pereinta domaro en Ĉeĥio, kiu etendiĝis en senpera proksimeco de landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio. Ĝia devena katastra teritorio estas unuigita en la katastran teritorion Veveří ĉe Nové Hrady. La germana nomo estiĝis verŝajne per mutacio de la ĉeĥa nomo de vilaĝo, do el Jedlice tra Gedliczy, Gedlinez kaj Gelezie ĝis Göllitz.[1]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La pereinta vilaĝo Jedlice troviĝis sur okcidenta deklivo de monto Mandlstein en Novohrada montaro en supermara alteco proksimume 630 m s. m. en proksimeco de la aŭstraj limoj. La teritorio estas dismembrigita inter tiuj ĉi du ŝtatoj, sur la ĉeĥa flanko temas ĝuste pri la kerno de la eksa vilaĝo, kiu estas tute neniigita, sur la flanko aŭstra troviĝas kelke da konstruaĵoj markataj kiel Alte Göllitz - apartenas inter ili ekzemple Würgelhäusel, Göllitzhof kaj Edenhof. Tra la centro de la domaro trafluas rojo Veveřský potok, antaŭe konata kiel Jedlický potok.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 1-a de decembro 1360, nome en konekso kun ekzistado de korto. En la jaro 1541 aĉetis la domaron Jošt III. z Rožmberka kaj alskribis ĝin en landajn tabulojn al Nové Hrady.[2] Konservita urblibro el fino de la 16-a jarcento indikas, ke ĉi tie vivis 20 ekloĝintoj.[3] Rožmberkidoj tenis Jedlice ĝis la morto de lastaj el ili, Petr Vok, do ĝis la jaro 1611.[2]

En la tempo antaŭ la tridekjara milito la centro de domaro troviĝis sur alia loko de lokaj loĝantoj markata kiel Alte Göllitz, kiu triviĝas jam en Malsupra Aŭstrio, kaj en la novan lokon, direkte al sudokcidento, ĝi estis transŝovita nur post tiu ĉi konflikto.[4] La kaŭzo estis precipe ĉeesto de du vitrofarejoj, ĉe kiuj "nova Jedlice" estis konstruita. Inter pluaj kaŭzoj de transŝovo de la vilaĝo apartenis ankaŭ pli bonaj kondiĉoj por agrikulturo en la nova loko kaj karakteriza senhomiĝo de "malnova Jedlice" ĝuste dum la tridekjara milito.[1] Sur la teritorio de Jedlice troviĝis ankaŭ bierfarejo. Pase de la tridekjara milito la domaro, samkiel la proksima Nové Hrady, fariĝis posedaĵo de Buquoyoj, kiuj en la jaro 1639 komencis konstruadon de akvokondukiloj longaj netutaj naŭ kilometroj kaj kondukantaj ĝis Nové Hrady. En tiu ĉi periodo la vilaĝo komencis diskreskiĝi kaj riĉiĝi. La vivtenado de la lokuloj estis celita precipe al agrikulturo. En la ĉirkaŭaĵo etendiĝis kampoj, sur kiuj oni kulturis cerealoj, papavo, terpomoj, lino kaj brasiko. Dominaĵo de la vilaĝo estadis bieno nomata Marienhof. En la jaro 1885 estis en Jedlice konstruita nova unuklasa lernejo, kiu anstataŭis devenan konstruaĵon el la jaro 1815, kaj en la jaro 1888 kapelo.[5] En la jaro 1890 en la domaro troviĝis 37 domoj kun 198 loĝantoj plejparte de germana nacieco,[6] en la jaro 1921 poste 40 domoj kun 182 loĝantoj.[7]

En la dua duono de la 19-a jarcento estis konstruita nova vojo kuniganta Horní Stropnice kun Harbach kondukanta tra Šejby. Tio signifis por Jedlice grandan perdonm ĉar ĝi troviĝis tiel ekster la ĉefaj vojoj. Sur la 19-a kaj la 20-a jarcentŝanĝojam foriradis multe de ĉi tieaj loĝantoj por laboro en Vienon kaj la mastrumado en Jedlice tiel restis precipoe je pli aĝaj homoj kaj infanoj.[1] Post la dua mondmilito fakte ĉiuj devenaj loĝantoj estis forŝovitaj kaj la novaj enloĝintoj, precipe hungaroj, ne persisitis en ĉi tiea regiono. Fine restis en la vilaĝo nur du familioj. Ĝis Jedlice neniam kondukis elektro kaj komune kun iom post iom kadukiĝantaj domoj la vilaĝo rememorigis fantomvilaĝon.

Jedlice estis tute egaligita kun la tero fare de soldata regimento en la jaro 1951 en konekso de konstruado de fera kurteno. Temas pri ununura tute detruita vilaĝo inkluzive de sakralaj memorindaĵoj kaj monumento al falintoj en regiono Nové Hrady. Sed plu staras niĉa kapeleto proksime super la eksa vilaĝo kaj tegentejoj de fontoj en la ĉirkaŭaĵo. Plua situanta konstruaĵo estas korto Göllitzhof, kiu situas sur la aŭstra flanko de la limo. Jedlice oficiale pereis la 1-an de julio 1952 pro decido de ministerio de enlando kaj ĝia nomo estis forviŝita el mapoj.[8]

Al la loko eblas veni sur ĉelimregiona ŝoseo nomata signalvojo, kiu estis konstruita komune kun fera kurteno, sed validas malpermeso de enveturo por motoraj veturiloj. Tra la loko kondukas biciklovojo kun nomo Rememoroj de regiono Nové Hrady[9] kaj troviĝas ĉi tie informa tabulo de projekto Regiono sub Mandlstein kun temoj "Jedlice" kaj "Fontoj kaj fontejoj". Ĝis Alte Göllitz sur la austra flanko kondukas vojo deflankiĝanta el ŝoseo kuniganta vilaĝon Heinrichs kun municipo Moorbad Harbach. Laŭ longe laŭ limoj en Aŭstrio kondukas turisma pado nomata Erlebnisweg Heinrichs.[10]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Koželuh, Milan. (2019) Kraj pod Mandelsteinem, 2‑a eldono, Nové Hrady: město Nové Hrady. ISBN 978-80-900699-4-7.
  2. 2,0 2,1 Artikolo Místa bez dechu Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160309232901) sur servero Pohraničí.cz
  3. Hokr, Vladimír. (2013) Paměti Novohradska, 3‑a eldono, Nové Hrady: Novohradská občanská společnost. ISBN 978-80-260-3905-1.
  4. Citita laŭ teksto de Wenzel Bayer transprenita el publikaĵo J. Märten, Heimatskunde des Bezirkes Kaplitz (1894), p. 183, tradukita kaj publikita de Sudbohemia sciencista biblioteko enkadre de projekto Kohoutí kříž.
  5. Teichl, Anton. (1888) Geschichte der Stadt Gratzen mit theilweiser Berücksichtigung der Herrschaft Gratzen, 1‑a eldono (germane), Nové Hrady: Anton Teichl, p. 72.
  6. (1898) {{{Titolo}}}, 1‑a eldono, Praha: Jan Otto, p. 154.
  7. Transprenita el popolnombradaj dokumentoj el Popolnombrado el la jaro 1921. Tiuj estas je dispono en Ŝtata distrikta arkivejo en České Budějovice. Fond: SOkA České Budějovice, Sčítání lidu 1921, Soudní okres Nové Hrady, Lokalita Jedlice. DigiArchiv SOA v Třeboni. http://digi.ceskearchivy.cz/cs/600165
  8. Koželuh, Milan. (2014) Informační tabule projektu "Kraj pod Mandlsteinem". Nové Hrady: město Nové Hrady.
  9. Artikolo Pamětí Novohradska Arkivigite je 2022-08-17 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20220817141929) sur servero KIC Nové Hrady
  10. Artikolo Cesta plná zážitků Heinrichs (Erlebnisweg Heinrichs) sur servero MAS Sdružení Růže