Jazdo
Jazdo · یزد | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Irano | ||||
Provinco | provinco Jazdo | ||||
| |||||
Telefonkodo | 0351 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 529 673 (2016) [ ] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 54′ N, 54° 22′ O (mapo)31.89722222222254.3675Koordinatoj: 31° 54′ N, 54° 22′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 1 216 m [ ] | ||||
Horzono | UTC 03:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yazd [ ] | |||||
Jazdo (perse یزد, Jazd), ankaŭ anglalingve latinliterigata Yazd - estas unu el la plej malnovaj urboj de Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Jazdo kaj historie estas unu el la centroj de zaratuŝtrismo.
Ekde 2017 la urbo estis deklarita monda heredaĵo de Unesko pro sia argilbrika arkitekturo[1]. Ĝi estas la plej antikva urbo post Ur (Mezopotamio).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de la jaro 2011, la urbo havis 1 074 428 loĝantojn en 270 575 familioj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jazdo situas en altebenaĵo en mezo de la lando. Ĝi estis fondita ĉe oazo kaj kuŝas inter la dezertoj de la Dascht-e Kawir kaj la Dascht-e Lut.
Historio
[redakti | redakti fonton]La oaza urbo grandparte konstruita el argilaj brikoj ekzistas ekde la 3-a jarmilo antaŭ nia erao. Jazdo situas 250 kilometrojn oriente de Isfahano.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Jászberény en Hungario.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas turoj de silento kaj multajn fajrotemplojn (perse آتشكده ).
Famaj ventokaptiloj servas por malvarmigi kaj ventoli la historiajn domojn.
Vendreda moskeo, nomata blua moskeo, estas la plej malnova moskeo de Irano.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Konataj civitanoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Mohammad Ĥatami, eksa prezidento de Irano
- Moŝe Kacav, eksa prezidento de Israelo
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Pir-e Herisht, zoroastrisma sanktejo proksime al Ardakan
-
Ventoturoj (ventokaptiloj) en Jazdo
-
La historia karavanejo Zein-o-din
-
historia zaratuŝtrisma fajrotemplo