Jaroslav Klement
Jaroslav Klement | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1935 en Plzeň |
Morto | 10-an de junio 1986 (50-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Alena Klementová |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jaroslav KLEMENT (naskiĝis en 1935 - mortis la 10-an de junio 1986) estis ĉeĥa esperantisto el Karlovy Vary, grafikisto, estro de propaganda komisiono de ĈEA, komitatano de ĈEA, gvida persono en okcidenta Bohemio. Edzo de Alena Klementová.
Dum multaj jaroj li okupiĝis pri informado pri Esperanto, verkis artikolojn pri la ĝusta aranĝo de montrokestoj, aranĝis ekspozicipojn dum la kongresoj de ĈEA kaj ĉe aliaj okazoj, laboris kiel prezidanto de la Gazetara kaj informa komisiono de ĈEA, eldonanto de ties Bulteno kaj iniciatinto de ĉeĥlingva Esperantské noviny, kunaŭtoro kaj aranĝanto de diversaj flugfolioj, informiloj kaj afiŝoj, iniciatinto de ĉeĥlingva informilo pri Esperanto (bedaŭrinde ne efektivita). Li estis motoro de la movado en Karlovy Vary, aranĝanto de la Ercmontaraj renkontiĝoj de la ĉeĥoslovakaj kaj germanaj esperantistoj.
Lia granda hobio estis heraldiko kaj veksilologio; en tiuj sciencoj li estis vera fakulo, li verkis heraldikan terminaron en Esperanto kaj dum mallonga eldonadis „blazon‘ kaj flag‘ bultenon“.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Eblecoj kaj iluzioj. Sinceraj vortoj de grafikisto (Starto 2/1978, p. 14-16)
- Heraldiko. Veksilologio. Terminaro en Esperanto. (České Budějovice 1979)
- Problemoj de internacia kaj Esperanta terminologio en veksilologio (En: Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - AEST, Žilina 1981)
- La ĉeĥoslovakaj ŝtatsimboloj (Paco 1986, p. 8-11)