Jaramillo Quemado
Jaramillo Quemado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 3° 22′ U (mapo)42.084722222222-3.3608333333333Koordinatoj: 42° 5′ N, 3° 22′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 979 m [ ] | ||
Areo | 17,45 km² (1 745 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jaramillo Quemado [ ] | |||
Jaramillo Quemado [ĥaraMIljo keMAdo] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Jaramillo Quemado signifus Bruligita Sisimbrejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 10 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Foje ĝi estas la plej malmulte loĝata municipo en Hispanio kune kun Illán de Vacas.
Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Jaramillo Quemado estas dividita en tri kvartalojn: Gallejones, Cascajo kaj La Calle, kiuj kunfluas al la placo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, pilorio, ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografíaio
[redakti | redakti fonton]- Alonso, Roberto. "Jaramillo Quemado, pueblos de nuestro entorno". Amigos de Hacinas, n.º 86 (2000)
- Arroyo, Luis Valeriano (O.F.M.). Jaramillo Quemado y Santuario de Valpeñoso: Realidad, Historia, Leyenda. Burgos: [s.n.], 1975
- Delgado Sainz, Francisco Javier. A son de campana tañida Jaramillo Quemado en el pasado. Círculo Rojo, 2017. 686 p.