Japana grilbirdo
Japana grilbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japana grilbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalurus pryeri (Seebohm, 1884) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Japana grilbirdo (Megalurus pryeri aŭ Locustella pryeri) estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Sudkoreio, Mongolio kaj plej orienta Rusio. Ties natura habitato estas marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo de humidejoj kaj en reprodukta teritorio kaj en vintrejoj. Ĉiukaze en Lago Pojango, Ĉinio, povus esti ĝis 5,000 paroj (el tutmonda populacio de ĉirkaŭ 10,000 paroj).
Tiu malgranda paserina birdo 14 cm longa havas tre brunajn suprajn partojn kun nigra strieco en krono, sed pli markata en dorso kaj flugiloj, sed ne en tre malhelbruna vosto. Hela superokula strio kaj tre blanka gorĝo kaj ĝenerale helaj subaj partoj iom helbrunecaj en flankoj. Sablokolora subvosto.
Reproduktantaj birdoj preferas densajn, mezaltajn junkejojn kaj herbejojn ĉe naprofunda akvo por nestumado, kun iomaj pli altaj plantoj kiel indikiloj. Ĝi ne facile akceptas ĉu tro altajn ĉu tro malaltajn plantojn. Vintrumantaj birdoj favoras kanejojn. Ĝi estas neflugema birdo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Konsultita la 3a de januaro de 2010 Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife International 2004. Megalurus pryeri. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|