Janus Lascaris
Ἰᾶνoς Λάσκαρις (1445-1534) | ||
---|---|---|
greka erudiciulo kaj eldonisto, kiu komencis la
Mediĉan Bibliotekon en Florenco. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1445 en Konstantinopolo, Turkio | |
Morto | 7-a de decembro 1534 en Romo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Alma mater | Studio patavino, Studio fiorentino | |
Familio | ||
Infanoj | vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto diplomato vd | |
Doktoreca konsilisto | Demetro Ĥalkokondilo • Bazilo Besariono vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Andreo Johano Laskaro ankaŭ konata kiel "Johannes Rhyndacenus" (1445-1534)[1] estis greka helenisto, filologo, bibliotekisto, humanisto kaj grava greka erudiciulo en Italio kaj Francio kies diplomatia kariero elmontras la streĉan konekton inter la politika intereso kaj la humanisma klopodoj antaŭ la protestanta reformo. Li estis lernanto de Demetro Ĥalkokondilo en Padovo k Marko Muzuro, Germain de Brie kaj la rumana reformisto Dimitrije Ljubavić estis liaj lernantoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la Falo de Konstantinopolo, Laskaro iris al Peloponezo kaj Kreto. Ankoraŭ june li venis al Venecio -- li estis ambasadoro en Venecio inter 1503 kaj 1509 --, kie Bazilo Besariono (1408-1472) iĝis lia patrono kaj sendis lin por lerni la latinan en la Universitato de Padovo. Post la morto de Besariono, li estis bonakceptita de Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) en Florenco, kie Laskaro donis lecionojn pri Tucidido, Demosteno, Sofoklo kaj greka antologio. Dufoje Lorenco sendis lin al Grekio serĉe de manuskriptoj por sia biblioteko. Kiam je la dua fojo, li revenis (1492) el Grekio, li kunportis ĉirkaŭ 200 verkojn el la Monaĥejo de Monto Athos.
Post la morto de Lorenco, dum lia restado en Venecio, Laskaro iĝis membro de la greka akademio de Aldo Manuzio, tamen se la presisto ricevis la bonfaron de liaj konsiloj, nenia verko el la presejo ricevis lian nomon. Dum la regado de Leono la 10-a -- la unua papo de la Mediĉa familio -- li loĝis en Romo inter 1513 kaj 1518, pli malfrue en 1523 sub Klemento la 7-a kaj trie sub Paŭlo la 3-a, en 1534. Intertempe li asistis la reĝon Ludoviko la 12-a rilate al formado de lia biblioteko de Blois, kaj kiam Francisko la 1-a translokigis ĝin al Fontainebleau, Laskaro kaj Vilhelmo Budeo estis komisiitaj pri ties organizado.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Io. Lascaris Rhyndacenus Petro Medici. S. Um Graecas litteras quae per multas iam aetates sopitae non minus profunda quam latinae dormitatione obtorpuerant...., 1494
- Commentarii in septem tragedias Sophoclis... ed. Janus Lascaris, 1518, Sophocles, Lascaris
- Jani Lascaris Rhyndaceni epigrammata 1527
- Sophoclis Aiax Flagellifer: et Antigone ; eiusdem Electra, 1528, Sophocles
- Anthologia diaphorōn epigrammatōn, 1531
- Jani Lascaris,... Epigrammata, 1544
- Flauii Vegetii Renati De re militari libri quatuor: post omnes omnium ..., 1592, Flavius Vegetius Renatus, Sextus Julius Frontinus, Aelianus (Tacticus), François Modius, Polybius, Janus Lascaris, Giulio Pomponio Leto
- Flaui Vegeti Renati, uiri inl. De re militari libri quatuor; post omnes ..., 1592 Flavius Vegetius Renatus,Theodorus Gaza,Aelianus : Tacticus,François Modius,Godescalc Steewech, Janus Lascaris, Polybius, Sextus Iulius Frontinus
- Anabasis, Ksenofono laŭpete de Claude de Seysell (1450-1520), Nacia Biblioteko de Parizo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wikisource
- New Advent
- The Papacy and the Levant, (1204-1571).: The sixteenth century to the reign ..., Kenneth M. Setton
- Catalogus Translationum Et Commentariorum: Mediaeval and ..., Volume 1, Paul Oskar Kristeller, F. Edward Cranz, Virginia Brown
- The Papacy and the Levant, (1204-1571).: The sixteenth century to the reign ..., Kenneth M. Setton
- The Neo-Latin Epigram: A Learned and Witty Genre, Susanna de Beer, K. A. E. Enenkel, David Rijser
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Homero (898 a. K.- 828 a. K.)
- Sofoklo (497 a. K. - 405 a. K.)
- Eŭripido (486 a. K. - 406 a. K.)
- Tucidido (454 a. K. - 396 a. K.)
- Demosteno (384 a. K. - 322 a. K.)
- Kalimako de Kireno (305 a. K. - 240 a. K.)
- Apolono de Rodo (295 a. K. - 215 a. K.)
- Lukiano (125-180)
- Porfirio (233-305)
- Bazilo Besariono (1408-1472)
- Demetrios Chalkokondyles (1423-1511)
- Pomponio Leto (1428-1498)
- Lorenzo de Mediĉo (1449-1492)
- Aldo Manuzio (1449-1515)
- Ludoviko la 12-a (1462-1515)
- Guillaume Budé (1468-1540)
- Paŭlo la 3-a (1468-1549)
- Marko Muzuro (1470-1517)
- Leono la 10-a (1475-1521)
- Pierio Valeriano (1477-1558)
- Klemento la 7-a (1478-1534)
- Giambattista Egnazio (1478-1553)
- Urbanus Rhegius (1489-1541)
- Germain de Brie (1490-1538) franca humanisto kaj helenisto
- Francisko la 1-a (1494-1547)
- Dimitrije Ljubavić (1519-1564)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher