Janet Leigh
Janet Leigh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Janet Leigh | |||||
Naskonomo | Jeanette Helen Morrison | ||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1927 en Merced | ||||
Morto | 3-an de oktobro 2004 (77-jaraĝa) en Beverly Hills | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Vaskulito kaj korinfarkto vd | ||||
Tombo | Westwood Village Memorial Park Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Pacifiko (Usono) Stockton High School (en) Merced High School (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Frederick Robert Morrison (en) vd | ||||
Patrino | Helen Lita Westergard (en) vd | ||||
Edz(in)o | Tony Curtis (1951–1962) Robert Brandt (en) John Kenneth Carlisle (en) Stanley Reames (en) vd | ||||
Infanoj | Kelly Curtis (en) ( Tony Curtis) Jamie Lee Curtis ( Tony Curtis) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĝenra aktoro filmaktoro aktoro televida aktoro teatra aktoro verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Janet LEIGH [ĜANet LI], origine: Jeanette Helen MORRISON (naskiĝis la 6-an de julio, 1927, mortis la 3-an de oktobro, 2004) estis usona aktorino.
Ŝi naskiĝis en Merced, Kalifornio. En la aĝo de 20 jaroj ŝin malkovris la filmentrepreno Metro-Goldwyn-Mayer.
Ŝia plej sukcesa filmo estis Psycho de Alfred Hitchcock. La sceno, en kiu ŝi estas murdita dum duŝado, fariĝis legendo. Janet Leigh pro ĝi gajnis la premion Golden Globe kaj ricevis nomumon por la Oskaro.
Kvar edzojn Janet Leigh havis. Ŝia tria edzo estis la aktoro Tony Curtis. La paro de 1951 ĝis 1962 estis kune kaj havis du idojn: Kelly Curtis kaj la aktorino Jamie Lee Curtis. En 1962 Janet Leigh edziniĝis kvaran fojon: Kun Robert Brandt ŝi restis kune ĝismorte.
Ŝi mortis en Beverly Hills, Kalifornio.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Act of Violence (1948)
- Little Women (1949)
- The Naked Spur (1952)
- Scaramouche (1952)
- Houdini (1953)
- Rogue Cop (1954)
- Jet Pilot (1957)
- Touch of Evil (1958)
- The Vikings (1958)
- Psycho (1960)
- The Fog (1979)
- Halloween H 20 – 20 Years Later (1998)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2019-09-20) “Psycho” (Psiĥozulo): la fablo pri ĉasbirdoj kaj predo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-09-21. Alirita 2019-09-21 . (pri la filmo, en kiu ŝi ludis)