James L. Elliot
James Ludlow Elliot | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | James Ludlow Elliot |
Dato de naskiĝo | 17-a de junio 1943 |
Naskiĝloko | Columbus (Ohio) |
Dato de morto | 3-a de marto 2011 |
Mortoloko | Wellesley (Masaĉuseco) |
Aĝo je morto | 67 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Portalo pri Homoj | |
James Ludlow Elliot (naskiĝis la 17-an de junio 1943 en Columbus (Ohio), mortis la 3-an de marto 2011 en Wellesley (Masaĉuseco)) estis usona astronomo.
Li partoprenis al la teamo, kiu malkovris la ringojn de Urano.[1] Li ankaŭ partoprenis al la teamo, kiu observis sezonan plivarmiĝo ĉe Tritono,[2] ĉefa luno de Neptuno.
Li ricevis sian sciencan bakalaŭron de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1965 kaj sian Ph.D. de la Universitato Harvard en 1972. Li tenis postdoktoran postenon en la Laboratorio de Planedaj Studoj ĉe la Universitato Cornell kaj aniĝis al la Departemento de la fakultato de Astronomio de Cornell en 1977. Post la malkovro de la ringoj de Urano kun Edward Dunham kaj Douglas Mink ĉe Cornell, li reiris ĉe la MIT en 1978 kie li servis kiel profesoro pri fiziko, pri terscienco, atmosfera scienco kaj planedoscienco ; kaj direktoro de la Astrofizika Observatorio George R. Wallace Jr. ĝis sia morto en 2011.
Estas disputo, pri ĉu Elliot kaj aliaj malkovris la ringojn de Urano, ĉu William Herschel estis observinta ilin en 1797,[3] Tamen, la scienca interkonsento estas favora al James Elliot.[4]
James L. Elliot estas kreditita de la malkovro de la objekto (95625) 2002 GX32 kun Marc W. Buie kaj Amy B. Jordan.[5]
La asteroido 3193 Elliot[6] kaj la alfrapa kratero Elliot sur Plutono estis nomitaj en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Ringoj de Urano, de Elliot, J. L. ; Dunham, E. ; Mink, D ; el Nature, Vol 267, n° 5609, pp. 328-330 (1977) (angle)
- ↑ Teleskopo Hubble helpas trovi pruvon, ke la plej granda Neptuna luno varmiĝas ; 24-a de junio 1998. el Hubblesite (angle)
- ↑ Uranaj ringoj "estis vidataj en la 1700-aj jaroj", de Paul Rincon ; 18-a de Aprilo 2007, el BBC News (angle)
- ↑ Ĉu William Herschel Malkovris la Ringojn de Urano en la 18-a Jarcento ? el Phys Org (angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ 3193 Elliot (1981 JX), de PL Small-Body Database Browser (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle James Elliot Mortis 67-jaroj ; Malkovrinto de la Ringoj de Urano, el The New York Times 10-a de marto 2011
- angle James Ludlow Elliot - Publikaĵoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo James L. Elliot en la angla Vikipedio.