Jim Morrison
Jim MORRISON (naskiĝis la 8-an de decembro 1943 en Melbourne, Florido; mortis la 3-an de julio 1971 en Parizo) estis usona kantisto de The Doors kaj poeto.
Jim estis fama siatempe kiel kantisto de The Doors kaj surbendigis ses sondiskojn kun sia teamo de 1966 ĝis 1971. Post la morto de Jim, la Doors ne plu havis sukceson.
Sep jarojn poste la Doors publikigis "An American Prayer", unu sondiskon kun poemoj, kiujn Jim nur kelkajn monatojn antaŭ sia morto registris sur magnetofonbendon. La albumo estis inspirado por modernaj kantoj ekzemple "Bird of Prey" de Fatboy Slim.
Morrison skribis poemvolumojn kiel "The Lords", "The New Creatures" kaj "An American Prayer". Postmorte publikiĝis "Far Arden" kaj "Wilderness - The Lost Writings of Jim Morrison".
Danke al liaj skribkapabloj, lia sovaĝa kaj nekutima konduto kaj personeco kaj la karismo kiu manifestiĝis, interalie, en liaj prezentoj kiel parto de la grupo, Morrison estas konsiderita unu el la plej influaj kantistoj en la historio de roko .
Morrison estis vicigita 47-a en la listo de Rolling Stone revuo de la 100 plej grandaj kantistoj de ĉiuj tempoj.Kaj en la 12-a loko en simila listo de la retejo Billboard .
En la 1970-aj jaroj, Morrison iĝis dependigita de alkoholaĵo, kaj tio influis lian konduton kaj liajn prezentojn ĉe koncertoj. Lia ekscesa alkoholkonsumo kaj ofta uzo de drogoj (ekzemple LSD) portis al li malbonan famon. Kiam li dum en 1969 dum koncerto en Miami nudiĝis, oni komencis juran proceson kontraŭ li. Mallonge poste li transloĝiĝis al Parizo, kie li en 1971 mortis - probable pro trodozo da drogoj. Lia tombo en la Cimetière du Père Lachaise ĝis nun estas vizitata de multaj ŝatantoj.