Saltu al enhavo

Jacques de Révigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacobus de Ravanis
(1230-1296)
Mezepoka ilustraĵo de viroj rikoltantaj tritikon per falĉiloj, sur aŭgusta kalendarpaĝo. Psaltero de Reĝino Maria. Jacobus de Ravanis ektraktis la demandon pri la plej bazaj rajtoj de la homoj.
Mezepoka ilustraĵo de viroj rikoltantaj tritikon per falĉiloj, sur aŭgusta kalendarpaĝo. Psaltero de Reĝino Maria. Jacobus de Ravanis ektraktis la demandon pri la plej bazaj rajtoj de la homoj.
Persona informo
Jacques II de Révigny
Naskiĝo 1230
en Revigny-sur-Ornain, Meuse, Francio
Morto 1296
en Ferentino, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Orleano
Universitato de Tuluzo
Profesio
Okupo juristo
katolika episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacques de RÉVIGNY estis franca filozofo, juristo, katolika episkopo de Verdun, kaj fondinto de la Post-Glosarista Skolo en la dua duono de la 13-a jarcento.[1]

Malmulto estas konata pri la vivo de Ravanis. Verŝajne ekde la 1360-aj jaroj pluen, li studis kiel lernanto de Jean de Monchy (Johannes de Monciaco, 1201-1266) ĉe la Universitato de Orleano, kie grava lernejo pri laika kaj romia juro estis establita en tiu tempo. Kiel studento en 1260, li renomiĝis kiel kontraŭulo de la vizitanta profesoro Franciscus Accursius (1225-1293) de la Universitato de Bolonjo, kiun li silentigis en disputo. Tuj poste li ricevis profesorecon en Orleano, kiun li tenis ĝis almenaŭ 1270.

Kiel arkipreposto en Toul, Ravanis estis nomumita Episkopo de Verduno fare de Nikolao la 4-a en 1289 (konsekrita la 13-an de marto 1290), kvankam la katedralklerikularo elektis alian kandidaton. Tio rezultigis daŭrantan konflikton kun la civitanoj de Verduno, kiu karakterizis lian tutan oficperiodon. Ravanis mortis dum vojaĝo al Italio, kie li intencis prezenti ĉi tiun konflikton al la Papo.

Kune kun Pierre de Belleperche (Petrus de Bellapertica, (1230-1308)), Ravanis estis unu el la plej gravaj juraj fakuloj de la 13-a jarcento de la Orleana studio, kiu siatempe eĉ superbrilis tiun de Bolonjo. Ravanis okupiĝis ĉefe pri administracia juro, kaj en la laikaj kaj en la ekleziaj praktikoj. Li estis konsiderita kritikisto de nordfranca kutima juro kaj estis samtempe defendanto de romia juro. Kune kun Belleperche li skribis komentaĵojn pri pluraj partoj de kio poste iĝis konata kiel la "Corpus iuris civilis"[2].

Ravanis ankaŭ estis apoganto de la franca reĝa povo, kvankam, kontraste al aliaj legistoj de sia tempo, kiel ekzemple Jean de Blanot (1230-1285), li volis ke la reĝeco havu klare difinitajn limojn. Lia deklaro iĝis konata ke Francio ne estis laŭleĝe sendependa de la Sankta Romia Imperio kaj ke la franca reĝo estis do subulo de la imperiestro. Se la reĝo ne rekonas tion, diris Ravanis, tio ne estas lia problemo.

Ankaŭ, barono devus nur esti devigita defendi "sian hejmon" (feŭdon) kaj ne defendi la "hejmon de la reĝo". Devus notiĝi, aliflanke, ke Ravanis restis pure jura akademiulo dum sia tuta vivo, limigante sin al la studo de tekstoj sed restante for de politikaj realaĵoj.

La plej grava heredaĵo de Ravanis estas liaj preskaŭ 150 skribaj ripetoj de la "Codex Justinianus", la Digestoj kaj la Institutiones, ĝenro kiu multe kontribuis al la sistemigo kaj profundigo de la klera juro. Oni ankaŭ atribuas al li la resumon de la unua jura vortaro (Dictionarium iuris).

La plej gravaj perantoj de lia instruo estis Belleperche kaj Cino da Pistoia (1270-1337), ĉi-lasta el kiuj certigis lian disvastigon, precipe en Italio. Ĝenerale, multaj el la instruoj de Ravanis estis nur transdonitaj fare de italaj verkintoj de la 14-a jarcento, el kiuj Bartolo da Sassoferrato (1314-1357), studento de Cino, aparte elstaras.

  1. Lectura Institutionum, Pavio, Petrus de Bellapertica, 1504[3][4]
  2. Lectura super Codice, Parizo, Bartolo da Sassoferrato, 1519[5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]