János Rigó
Aspekto
János Rigó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1858 en Pákozd |
Morto | 3-an de februaro 1927 (68-jaraĝa) en French Hospital |
Tombo | Kensico Cemetery (en) |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
János Rigó [jAnoŝ rigO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rigó János estis hungara violonisto, orkestrestro. Li vaste estas konata laŭ la karesnomo Rigó Jancsi [janĉi].
János Rigó [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1858 en Pákozd, li mortis la 3-an de februaro 1927 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Rigó devenis el cigana familio. Li aĝis 5, kiam li komencis violonadi. Post 5 jaroj li jam estis orkestrano en la familia orkestro. Iom poste li muzikadis kun alia cigana orkestro en Székesfehérvár, poste en Kaposvár. Li edziĝis, poste li muzikadis en Budapeŝto, pli poste en pluraj urbegoj de Eŭropo. En 1896 li eksedziĝis kaj edziĝis al eksedziĝinta riĉulino. Poste Jancsi diboĉadis, ĝis la mono elĉerpiĝis. Li vivis plu forlasita kaj forgesita, eĉ mizera.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- dolĉaĵo nomata "rigójancsi" vaste konata ankaŭ eksterlande
- hungara-franca filmo Fekete szem éjszakája (1959), kies temo estis la dua edziĝo de Rigó
- memortabulo en Kaposvár
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2019-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio