Izagre
Izagre | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24293 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 5° 15′ U (mapo)42.224166666667-5.2572222222222Koordinatoj: 42° 13′ N, 5° 15′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 782 m [ ] | ||
Areo | 44,23 km² (4 423 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Izagre [ ] | |||
Izagre [iZAgre] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Tierra de Campos. Izagre estas komprenebla etimologie el araba (plej verŝajne tra mozaraboj) kiel Limoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Albires, Izagre kaj Valdemorilla, okupas totalan areon de 44,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 150 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 150 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 56 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valverde-Enrique, Joarilla de las Matas, Mayorga (eksklavo), Matanza de los Oteros, Monasterio de Vega (Valladolid), Mayorga (Valladolid) kaj Saelices de Mayorga.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).