Iwuy
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Iwuy (stacidomo). |
Iwuy | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Cambrai-Est |
INSEE kodo | 59322 [ ] |
Poŝtkodo | 59141 |
Kodo laŭ INSEE | 59322 |
En TTT | Oficiala retejo [ ] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Daniel Poteau 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 3 306 (1 999) |
Loĝdenso | 259 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°14′00″N 3°19′23″O / 50.233333°N, 3.32306°O (mapo) Koordinatoj: 50°14′00″N 3°19′23″O / 50.233333°N, 3.32306°O (mapo) |
Alto | 35 m - 81 m |
Areo | 12,75 km² |
Horzono | UTC 1 ( 2 somere) |
50° 14′ 00″ Nordo 3° 19′ 23″ Oriento / 50.2333333333 °N, 3.32305555556 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Iwuy [ ] | |
Iwuy estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 3 306 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Iwuy estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Iwuy etendiĝas sur 12,75 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Daniel Poteau, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉaspavilono de Iwuy estas la lasta restaĵo de la kastelo de Iwuy, kiu estis detruita en 1963. Tiu konstruaĵo apartenis al la landsinjoroj de Iwuy, kaj estis starigita en 1778 laŭ itala stilo. La preĝejo, dediĉita al Sankta Vaast, estis konstruita en la 18-a jarcento kaj pligrandigita en la sekva jarcento. Ĝia sonorilturo altas 51 metrojn.
Depost 2002 okazas ĉiujare en Iwuy la "karnavalo de seĝo", rilate al la fabrikado kaj riparado de seĝoj.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Iwuy apartenas al la kantono Cambrai-Est, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.