István Tóth (1861)
Aspekto
István Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tóth István |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1861 en Szombathely |
Morto | 12-an de decembro 1934 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Tóth [iŝtvAn tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth István estis hungara skulptisto.
István Tóth [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1861 en Szombathely, li mortis la 12-an de decembro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Tóth studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1882-1890 helpe de stipendio. Liaj plej gravaj instruistoj estis de:Edmund von Hellmer kaj de:Caspar von Zumbusch. Post la studentaj jaroj li luis atelieron en Budapeŝto ĝismorte. Li kreis skulptaĵojn (ankaŭ ekleziajn), monumentojn, reliefojn, bustojn kaj ornamaĵojn. Li ricevis kelkajn premiojn en la 1920-aj jaroj.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Murdita polipo
-
János Szily en Szombathely
-
Sankta Johano Kapisztrán en Szeged
-
Sankta Gerardo en Szeged
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuloj en Budapeŝto kaj Szombathely