Irena Sendlerowa
Irena Stanisława SENDLEROWA el la familio Krzyżanowska, pseŭdonimo Jolanta (* la 15-an de februaro 1910 en Varsovio; † la 12-an de majo 2008 en Varsovio) naskiĝis kiel filino de pola familio, kiu vivis en la ĉirkaŭo de Varsovio. Ŝia patro estis kuracisto kies klientoj ĉefe estis malriĉaj judoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dum la Dua Mondmilito dum la germana sieĝo de Pollando, ŝi vivis en Varsovio kaj laboris por la urba "Sociala Bonfara Sekcio". Ŝi komencis helpi judojn ekde la tempo de la starigo de la Varsovia geto.
En decembro de 1942, la nove kreita Żegota ([1]),Konsilantaro por Helpo al Judoj, nomumis ŝin estri la infanan sekcion. Kiel dungito de la Sociala Bonfara Sekcio, ŝi havis specialan permeson eniri la Varsovian geton, kie ŝi portis stelon de Davido. Ŝi kunlaboris kun infana sekcio de la urba administraro, ligita kun la Centra Bonfara Konsilantaro, pola helpa organizaĵo sub Germana kontrolo.
Ŝi organizis kontrabandadon de la judaj infanoj el la geto kaj metadon ĉe anstataŭaj polaj familioj, ĉe Varsovia orfejo, ĉe la Fratinoj de la Familio de sankta Maria kaj katolikaj monaĥinejoj de la monaĥinoj en Turkowice kaj Chotomowo.
Arestita en 1943 de Gestapo, ŝi estis severe torturita kaj ricevis mortopunon. Żegota savis ŝian vivon per subaĉeto de Germanaj gardistoj survoje al ŝia ekzekutejo. Dum la tempo en kiu ŝi kaŝiĝis, ŝi daŭrigis labori por la judaj infanoj.
Jolanta estas heroino de la pola Rezistado dum la dua monda milito, mencienda pro ŝia sekreta agado por savi hebreojn persekutatajn de la nazioj okupantaj Pollandon, kaj honorita la kvinan de decembro 1965 per registrado en Yad Vashem de la holokaŭsta muzeo en Jerusalemo kiel justulo inter la nacioj.
Aktivulino de la sekreta movado “Zegota”, ŝi estis profesie sociala asistino kaj kiel tia ŝi havis aliron al la geto de Varsovio, el kiu ŝi sukcesis savige fuĝigi ĉirkaŭ 2500 hebreajn infanojn. Multnombraj la artifikoj uzitaj por fuĝigi infanajn hebreojn: fuĝoj pertrajne, perambulance, tra subteraj tuneletoj, eĉ tra justecpalaco aŭ trakloakrete. Se malfacilis liberigi la infanojn, same malfacilis ilin, poste, loĝigi en urboj kaj trakampare ĉe katolikaj familioj kaj monaĥ(in)ejoj kaj orfejoj: ŝanĝi nomojn, anagrafiajn datenojn, akiri kaj inventi ŝajnigojn, provizi edukadon kaj respekton de la origina kredo de la infano: taskoj faciligitaj de eksplicita katolikismo de Irena kaj ankaŭ de Zegotanoj. La plej originala elpensaĵo: elgetigi perambulance, anstataŭ malsanulojn, gelaktantojn kun apud la ŝoforo hundo bojanta por kovri la eventualajn plorojn de infanoj. Ŝi notadis ĉiujn verajn nomojn apud la falsaj kaj enterigis ene de boteloj kaj marmeladvazetoj, en la espero povi reŭnuigi, iam postmilite, la infanojn al la gepatroj.
Sed la Gestapo malkovris ŝiajn trompaĵojn, ŝin arestis (1943) sen tamen kompreni la vastecon de la savinfana reto: submetita al torturo, Jolanta (nombatale nomata) ne rivelis la ekziston de la “Zegota” kaj ne konigis ŝiajn komplicojn; kondamnita al morto, ŝi sukcesis fuĝi helpe de la pola sekreta Rezistado.
Ŝia eksterordinara agado restis iomete en ombro dum la komunista reĝimo pro ŝia aliĝo, dum la milito, al la nacia Rezistada movado, kontraŭa al tiu komunista.
Sed ŝia agado estis remalkovrita kaj konigita al la granda publiko en 1999 danke al 4 studentinoj de la usona urbo Uniontown, en Kansas, kiuj enscenigis teatran spektaklon “La vivo de ladskatolo”, kiu portis al la internacia atento la alidediĉitan historion de Irena Sendler.
Ĉiam en Usono, en la venonta (2010) printempo oni povos spekti filmon pri Irena, pri kiu Ana Mieszkowska Irena_Sendlerowa (aŭtorino de iuj volumoj pri elstaraj polaj virinoj), nun proponas biografion de Irena kun prefaco de Moni Ovadia.
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]- En 1965 ŝi estis rekonita de la Israela Supera Kortumo kiel Justulo inter la nacioj.[2]
- En la 10-a de oktobro 2003 Irena ricevis la honorigon Ordeno de la Blanka Aglo, la plej altan polan civilan honorigon.
Lernejoj je la nomo de Irena Sendlerowa
[redakti | redakti fonton]- La Elementa Lernejo n-ro 34 en Rybnik (tie estas fakultative instruata Esperanto fare de instruistino Teresa Konsek) ([3])
Foto-galerio
[redakti | redakti fonton]-
Irena Sendlerowa, 2005
-
Irena Sendlerowa en 1942.
-
La funebra ceremonio de Irena Sendlerowa.
-
La funebra ceremonio de Irena Sendlerowa.
-
Tombo de Irena Sendlerowa Tombejo Powązki en Varsovio.
-
La bronza tabulo pri Irena Sendlerowa en Piotrków Trybunalski.
-
La bulvardo de Irena Sendlerowa en Bjalistoko.
-
Aleo de Irena Sendlerowa en Varsovio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Zofia Banet-Fornalowa: POLLANDO: Listo de Sendler: pri Irena SENDLEROWA Monato (gazeto) 2004/11 p.18
- Priskribo pri la teatra verko
- La biografio pri Irena Sendler Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.facebook.com/historiajakiejnieznacie/videos/782699978553318/
- ↑ Irena Sendlerowa Arkivigite je 2018-01-15 per la retarkivo Wayback Machine - Jad Vaŝem website (angle)
- ↑ https://www.facebook.com/1899467403636739/photos/a.1899497910300355.1073741828.1899467403636739/1899519693631510/?type=3&theater
- NOME IN CODICE JOLANTA - L'INCREDIBILE STORIA DI IRENA SENDLER, de MIESZKOWSKA ANNA. La donna che salvo' 2.500 bambini dall'Olocausto
- (Kodice Jolanta- LA NEKREDEBLA HISTORIO DE IRENA SENDLER (La virino kiu savis 2500 infanojn el la Holokaŭsto)
- Anna Mieszkowska, Matka dzieci Holocaustu. Historia Ireny Sendlerowej (Muza, Warszawa 2004, ISBN 83-7319-254-9; wyd. II: 2005