Saltu al enhavo

Irena Brežná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irena Brežná
Persona informo
Irena Brežná
Naskiĝo 26-an de februaro 1950 (1950-02-26) (74-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj germanaslovaka vd
Ŝtataneco Slovakio (1993–)
Ĉeĥoslovakio (1950–1992)
Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bazelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
psikologo
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bazelo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irena Brežná (n. la 26-an de februaro 1950 en Bratislavo[1]) estas slovaka-svisa verkistino kaj ĵurnalistino kiu ĉefe verkas en la germana lingvo. Ŝi jam gajnis multajn premiojn pro siaj ĵurnalistaj kaj literaturaj verkoj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝi pasigis sian infanaĝon en Trenčín, de kie ŝi elmigris al Svislando en 1968 kaj kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi studis slavistikon, filozofion kaj psikologion ĉe la universitato de Bazelo.

Ŝi instruis la rusan kaj laboris en psikologiaj esplorinstitutoj en Bazelo kaj Munkeno kaj kiel interpretistino por svisaj aŭtoritatoj por prizorgi migrantojn.

Ŝi aktive partoprenis en la laboro de Internacia Amnestio en kiu ŝi efektivigis kaj subtenis diversajn humanitarajn kaj virinajn projektojn, ekzemple en Gvineo kaj Ĉeĉenio. En Slovakio ŝi kunlaboris kun la virina eduka kaj eldona organizaĵo Aspekt, kiun ŝi subtenis ekde ĝia estiĝo.

Ŝi regule kontribuas al pluraj svisaj kaj germanaj gazetoj kaj revuoj, kiel ekzemple la Neue Zürcher Zeitung kaj Der Freitag (en Berlino).

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 1986: Slowakische Fragmente: So kam ich unter die Schweizer: Geschichte einer Emigration
  • 1989: Biro und Barbara, infanlibro
  • 1989: Die Schuppenhaut, rakonto
  • 1991: Karibischer Ball
  • 1996: Falsche Mythen: Reportagen aus Mittel- und Osteuropa nach der Wende
  • 1997: Die Wölfinnen von Sernowodsk: Reportagen aus Tschetschenien
  • 2003: Die Sammlerin der Seelen: Unterwegs in meinem Europa

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio estas (parta) traduko de la artikolo Irena Brežná en la ĉeĥa vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.

  1. (de) Teuwsen, Peer, "Schriftstellerin Irena Brežná: "Eure Angst hat mich immer erstaunt". Die Zeit. online, la 8-an de marto 2012