Saltu al enhavo

Irano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islama Respubliko Irano
جمهوری اسلامی ايران
Jomhuri-ye Eslŭmi-ye Irŭn

Flago de Irano

Blazono de Irano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Sorud-e Meli-je Ĝomhuri-je Eslami
Nacia devizo: استقلال آزادی جمهوری اسلامی
Esteklal, Azadi, Ĝomhuri-je Eslami
(Sendependeco, Libereco, Islama Respubliko)
Lokigo
lando (678 a. K.–)
islama respubliko (1979–)
suverena ŝtato
ŝtato-heredanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Teherano (12 mln)
Oficiala(j) lingvo(j) persa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) persa (farsi)
azerbajĝana
kurda
baluĉa
araba
Plej ofta(j) religio(j) islamo, Kristanismo, Zoroastrismo kaj Judismo
Areo 1 648 000 km²
- % de akvo 0,7 %
Loĝantaro 75 149 669(censo de 2012) (2022)
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Horzono 3,5
Interreta domajno ir
Landokodo IR
Telefona kodo 98
Plej alta punkto Damavando
Plej malalta punkto Kaspio
Politiko
Politika sistemo Islama Respubliko
Ŝtatestro Spirita gvidanto Ajatolo Sejed Ali Ĥamenei (1989)
Ĉefministro prezidento Masud Pezeŝkian (2024)
Nacia tago 11-a de februaro (tago de revolucio)
Sendependiĝo 11-a de februaro 1979
Ekonomio
Valuto irana rialo (IRR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Irana Esperanto-Asocio
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Irano

Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Mezoriento.[1][2][3] Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procezoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj fare de araboj dum la 6a kaj 7-a jarcentoj. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en la 16-a jarcento denove kreis ŝtaton. En la 19-a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.

Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.

Nomoj kaj etimologio

[redakti | redakti fonton]

Esperantaj nomoj estus iam Persio, Persujo; nune Islama Respubliko Irano. La nacilingva nomo estas Ĝomhuri-je Eslami-je Iran.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La landnomo Irano en moderna persa (ایران) devenas el malnova Aryānā Ariana - "Lando de Arjoj", unuafoje atestita en la tradicio de Zaratuŝtrismo nome Avesto.[4][5][6][7] La termino Ērān aludis al Irano en skribaĵo de la 3a jarcento dum la epoko de la Sasanidoj, kaj la skribaĵo en partia lingvo kiu akompanas ĝin uzas la partian terminon "aryān" reference al Irananoj.[8]

Ĉi tiu termino Irano estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco ParsiFarsi kaj ĉar antikvaj grekoj nomigis ĝin Persis (Περσίς). En 1935 ŝtata registaro de Reza Ŝaho Pahlavi turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Poste ambaŭ nomoj estis uzataj,[9] sed Persio nur por kulturaj temoj, dum Irano ĉiam por politikaj instancoj.[10]

La historia kaj kultura pli ampleksa uzado de la vorto "Irano" ne estas limigita al la moderna ŝtato.[11][12][13] Irānshahr[14] aŭ Irānzamīn (Granda Irano)[15] korespondis al teritorioj de iranaj kulturaj aŭ lingvaj zonoj. Krom moderna Irano, ĝi inkludis partojn de Kaŭkazo, Mezopotamio, Orienta Arabio, la Hindia subkontinento kaj Centra Azio.

Ĝis 1979 la lando prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhuri-je Eslami-je Iran).

Geografio kaj klimato

[redakti | redakti fonton]

Irano limas al Irako, Turkio, Armenio, Azerbajĝano, Turkmenio, Afganujo kaj Pakistano. La lando estas esence altaĵo kun dezertoj kaj stepoj, ĉirkaŭitaj de krestoj. La klimato estas seka, kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj.

Provincoj

[redakti | redakti fonton]

Irano entenas 30 provincojn:

  1. Teherano
  2. Ĥom
  3. Markazi
  4. Kazvin
  5. Gilano
  6. Ardabil
  7. Zanĝan
  8. Orienta Azerbajĝano
  9. Okcidenta Azerbajĝano
  10. Kurdistan
  11. Hamadan
  12. Kermanŝah
  13. Ilam
  14. Lorestano
  15. Ĥuzestano
  1. Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari
  2. Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad
  3. Buŝehr
  4. Fars
  5. Hormozgano
  6. Sistano kaj Baluĉistano
  7. Kerman
  8. Jazd
  9. Isfahano
  10. Semnan
  11. Mazenderano
  12. Golestano
  13. Norda Ĥorasano
  14. Razavi-Ĥorasano
  15. Suda Ĥorasano
Numbered map of provinces

En 2004 efektiviĝis leĝo, kiu dividis la provincon Ĥorasano en tri novajn provincojn: Norda Ĥorasano, Ĥorasano Razavi, kaj Suda Ĥorasano.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Dum la 1980-aj jaroj, Irano estis inter la landoj kun la plej granda loĝantara kresko en la mondo, ĉirkaŭ 4 elcentoj ĉiujare, parte kiel rezulto de aktiva naskopolitiko dum la iran-iraka miltio inter la jaroj 1980-1988. Poste la kresko estis malpli granda kaj stabiliĝis ĉirkaŭ 1 elcento post la jaro 2000. La averaĝa aĝo ankoraŭ estas malalta kaj la senlaboreco estas alta inter la juna generacio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Iranaj popoloj.

La ĉefaj urboj estas Teherano (12 milionoj), Esfahano (1 mln), Maŝado (1,5 mln), Tabrizo (1,8 mln), Ŝirazo (0,8 mln), Kaŝano (0.3 mln). La loĝantaro estas komponita de 70 milionoj da personoj (2005), inter ili persoj 48%, azerbajĝananoj 24%, kurdoj 10%, gilananoj 8%, araboj 3%, luroj 2%, baluĉoj 2%, turkmenoj 2%, aliaj 1%, inter kiuj aĉomioj.

Kredantoj estas de diversaj religioj nome islamanoj (precipe ŝijaistoj), bahaanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda Irano.
Ruinoj de Persepolis, kiu estas sur la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko kaj estis antikva ĉefurbo de la Persa Imperio fondita ĉirkaŭ la jaro 520 a.K
Ruinoj de Persepolis, kiu estas sur la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko kaj estis antikva ĉefurbo de la Persa Imperio fondita ĉirkaŭ la jaro 520 a.K.

Persa Irako (perse عراق عجم; arabe عراق العجم), literumita ankaŭ Persia Irako, estas historia termino por la centr-okcidenta regiono de Irano, kun urboj kiaj Esfahano, Raj, Qazvin kaj Kashan. El la 11a al la 18a jarcentoj, la nomo Irako referencis al la du najbaraj regionoj: nome la araba Irako (ʿIrāq-i ʿArab) kaj la persa Irako (ʿIrāq-i ʿAjam). Araba Irako korespondis kun antikva Babilonio (nune centra-suda Irako), kaj Persa Irako korespondis kun antikva Medio (nune centr-okcidenta Irano). Ambaŭ regionoj estis separataj per la Zagros-montaro.

La Samanida Imperio (perse سامانیان, Sāmāniyān), konata ankaŭ kiel Samanida dinastio, Samanida Emirlando, aŭ simple Samanidoj, estis Sunaisma Irana Imperio, kiu hegemoniis el 819 al 999. Tiu imperio estis ĉefe centrata en Granda Ĥorasano kaj Transoksiano dum sia ekzisto, sed je sia plej granda etendo, la imperio enhavis la tuton de nuntempa Afganio, kaj grandajn partojn de Irano, Turkmenio, Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, Kazaĥio kaj Pakistano.

La Bujida dinastioBujidoj (perse آل بویه Āl-e Buye), estis Irana Ŝijaisma dinastio de Dajlamita deveno (934–1062), kiu estis fondita de 'Ali ibn Buja, kiu en 934 konkeris Farson kaj faris Ŝirazon lia ĉefurbo, dum lia plej juna frato Hasan ibn Buja konkeris partojn de Ĝibal fine de la 930-aj jaroj, kaj ĉirkaŭ 943 sukcesis kapti Raji, kion li faris ĉefurbon. En 945, la plej juna frato, Ahmad ibn Buja, konkeris Irakon kaj faris Bagdadon lia ĉefurbo, ricevante la honoran titolon "Mu'izz al-Daŭla", dum 'Ali ricevis la titolon "'Imad al-Daŭla" ("Subteno de la Ŝtato"), kaj Hasan ricevis la titolon "Rukn al-Daŭla" ("Piliero de la Ŝtato").

Nader Ŝaho Afŝar (perse نادر شاه افشار; konata ankaŭ kiel Nader Koli Bejg نادر قلی بیگ aŭ Tahmāsp Koli Ĥan تهماسپ قلی خان) estis unu el la plej povaj regantoj de Irano en la historio de la lando, kiu regis kiel Ŝaho de Irano (Persio) el 1736 ĝis 1747 kiam li estis murdita dum ribelo.

La Rusa-persa milito de 1826–1828 estis la lasta grava milita konflikto inter la Rusia Imperio kaj Irano.

Moderna epoko

[redakti | redakti fonton]
La Tri Granduloj, nome Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt, kaj Winston Churchill dum la Teherana Konferenco.

De la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de Reza Ŝaho Pahlavi, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomon de Persio al "Irano".

La Teherana Konferenco (laŭ kodonomo Eureka[16]) estis strategia kunsido de Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt, kaj Winston Churchill el la 28a de novembro al la 1a de decembro 1943, post la Angl-soveta invado de Irano. Ĝi estis la unua el la konferencoj de la Dua Mondmilito de la "Tri Grandaj" estroj de la Aliancanoj (nome Sovetunio, Usono, kaj Unuiĝinta Reĝlando). La ĉefa rezulto de la Teherana Konferenco estas la engaĝiĝo de la Okcidentaj Aliancanoj malfermi novajn operacojn en duan fronton kontraŭ Nazia Germanio. Aparta protokolo subskribita en la konferenco engaĝis la Tri Grandulojn rekoni la Iranan sendependecon.

Post la Dua Mondmilito, ĉefministro Mohamed Mosadek naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita fare de usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO militista bloko kaj la reĝimo retenis disidentojn en la karceroj. La Nacia Konsulta Maĝlis (persa lingvo: مجلس شورای ملی‎ Majles-e Showrā-ye Mellī) estis la malalta ĉambro de irana nacia parlamento antaŭ la revolucio en 1979.


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Irana revolucio.

En la fino de 1970-aj jaroj komencis batalo kontraŭ la ŝaha reĝimo. En 1978 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, Ajatolo Ruhollah Ĥomejni post reveno el ekzilo en Parizo, deklaris islaman respublikon. La tiama estraro de la ŝtato realigis liberalan reformisman politikon.

Iranaj studentoj amasatakis la Usonan Ambasadejon en Teherano (4a de novembro 1979).

Dum la lastaj jardekoj de la 20a jarcento Irano suferis konflikton kontraŭ hegemonia Usono. En 1979 63 usonanoj estis retenitaj kiel ostaĝoj en la usona ambasadejo en Teherano. Plej parto liberiĝos nur post 444 tagojn, spite antaŭaj klopodoj usonaj liberigi ilin. Post tio Usono kaj ties aliancanoj apogis la reĝimon de Saddam Hussein invadi Iranon; tiu milito daŭris 8 jarojn (1980-1988). Dum tiu milito ambaŭ landoj detruiĝis kaj ties reĝimoj pliigis siajn perfortajn politikojn: la konflikto finis sen iu ajn venko; ambaŭ landoj simple laciĝis. Dum la 1980-aj jaroj Usono spite sian propran malpermeson komerci kun Irano, eksportis tien armilojn kaj per tiu enspezo subvenciis kontraŭleĝan militagon kontraŭ la registaro de Nikaragvo. La 3an de julio de 1988 militŝipo de Usono atakis "erare" civilan aviadilon el Irano kaj mortigis per tio 290 personojn. En 1989 religiaj estroj iranaj mortokondamnis la verkiston Salman Rushdie pro blasfemo; tiu devis forfuĝi, sed tio vekis tutmondajn kritikojn kontraŭ la irana reĝimo (islama fundamentismo). Samjare mortiĝis la ajatolaho Ĥomejni.

Dum la unuaj jaroj de la 21a jarcento Usono konstante atakas la planojn de Irano disvolvigi sian atoman industrion kaj ĝenerale ties projektojn disvolviĝi ekonomie kaj rilati al diversaj landoj por tio.

En februaro 2020 Irano iĝis la centro de la epidemio de COVID-19 en Mezoriento.

Bonvenon al la vikipedio en persa skribo
Bonvenon al la persa vikipedio en persa skribo

Irano estas multetna kaj tial multlingva lando. La hindeŭropaj, kaŭkazaj, tjurkaj kaj ŝemidaj lingvofamilioj estas ĉiuj reprezentitaj. La persa lingvo (farsi) (el la hindeŭropa familio) estas la plej vaste uzata lingvo (pli ol 50 elcentoj) kaj la sola oficiala lingvo. La araba (ŝemida lingvo) havas propran statuson kiel religia lingvo. La plej disvastigitaj minoritataj lingvoj estas la azera (azerbajĝana), la sorana (kurda lingvovarianto, ankaŭ hindeŭropa), la baluĉa kaj la araba.

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Irana lingvaro.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado en Irano komenciĝis en 1901. En Irano estas Irana Esperanto-Asocio kaj Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO), kiu estis fondita en 1993. IREJO aliĝis al TEJO en 1994. En 2014 ILEI akceptis iranan ILEI-sekcion.

Estas vigla esperanto-movado kaj ĉiujare okazas Irana Esperanto-Kongreso.

Vidu ankaŭ MONA

Abadana Petrokemia Komplekso.

Fosiliaj energifontoj estas la ekonomia dorso de Irano, kio kaŭzas poluadon surloke kaj tutmonde kaj igas la landon vundebla per ekonomiaj sankcioj. Plej multaj internaciaj ekonomiaj sankcioj kontraŭ Irano unue estis forigitaj kun la nuklea interkonsento en 2015, sed poste Usono retiriĝis de la interkonsento en 2018. Streĉiteco inter ambaŭ partoj pintis kiam la irana generalo Kasim Soleimani estis mortigita dum usona aeratako per droneo la 3an de januaro 2020. En la streĉa situacio kiu sekvis, la Irana Revolucia Gvardio mortpafis pasaĝeran aviadilon, erare, el nova aviadilo. Okazis grandskalaj manifestacioj.

Irano havas la duan plej grandan rezervon pri natura gaso en la mondo kaj estas la kvara plej granda produktisto de petrolo en la mondo, sed malkapablo rafini ĝin, devigas la landon aĉeti nafton kaj benzinon (ĉirkaŭ duono de la necesota kvanto). La Nacia Irana Naftokompanio (perse شرکت ملـی نفت یران, Sherkat-e Melli-ye Naft-e Īrān; angle National Iranian Oil Company, mallongigite NIOC) estas registarposedata korporacio sub la administrado de la Ministerio de Nafto de Irano, respondeca por la produktado kaj distribuado de la nafto kaj tergaso de Irano. La ĉefsidejo de la firmao estas en Teherano. La firmao estis establita en 1948 kaj estis redifinita kiel parto de la konsorcia interkonsento de 1954. La firmao vicas kiel la dua plej granda naftokompanio en la mondo, post Aramco, kiu estas posedata fare de Saud-Arabio [17].

Irano produktas 4,15 milionojn da petrolbareloj ĉiutage kaj la eksportado de tiu produkto faras la 82 % de la tuto. La eksportado de petrolo kreskiĝis dum la du lastaj jardekoj el 3,889 milinoj da eŭroj (1986) al 12,530 (1996) kaj al 36,132 (2006), tio estas pli ol dekoble en 20 jaroj. Ĉiuokaze la variado de la MEP dum 2006 al 2007 estis de 5,8 % kaj la enspezo pokapa estis de 2,697 eŭroj. La inflacio estas de 17,4 % kaj la maldungo de 12 %. La malriĉeco estis de 18 %, sed tio estas varia kriterio depende de la uzitaj datumoj.[18]

Eksportovaroj plej gravaj estas nafto, tapiŝoj, fruktoj, kotono, tekstilaĵoj. La GNP estas de 109 mil milionoj da usonaj dolaroj.

Ali Ĥamenei kaj iama prezidento Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani.

La Persa Konstitucia Revolucio, kiu okazis inter 1905 kaj 1911, kondukis al la establado de parlamento en Persio, la unua tiaspeca okazaĵo en Azio. La leĝodona organo estas unuĉambra parlamento (Maĝlis; 270 membroj).

La Kabineto de Irano (perse فيليد‌دولت ایران, Heyatedovlat-e Iran) estas oficiala korpo en Irano konsistanta el registaroficistoj, ministroj, kaj elektita sub la gvidado de la Prezidanto de Irano. Ĝia konsisto devas esti aprobita per voĉdono en la irana parlamento. Laŭ la konstitucio de la Islama Respubliko de Irano, la prezidanto povas eksigi la membrojn de la kabineto, sed li devas fari tion skribe, kaj la novaj nomumitoj devas denove ricevi la aprobon de la parlamento. La kabineto kunvenas ĉiun semajnon sabate en Teherano.

Ekde 1989 la supera estro Ali Ĥamenei havas la lastajn vortojn en ĉiuj gravaj politikaj decidoj. Tiel ne la prezidento Hasan Ruhani, sed la supera estro estas tiu kun la plej granda politika povo en Irano. En la praktiko, ĉi tiu miksaĵo de demokratio kaj teokratio havas trian potencon, nome la militistaron. La militistaro estas dividita en tri branĉojn: la armeo, la polico kaj la Revolucia Gvardio. La Revolucia Gvardio estis origine kreita por protekti la revolucian armeon de fortoj enlandaj kaj eksterlandaj. La Revolucia Gvardio de tiam transformiĝis en ekonomian mastodonton, kiu hodiaŭ intervenas en ĉiuj tavoloj de irana politika kaj ekonomia vivo.

La Islama Revolucia Tribunalo (perse آداء‌های عنگلای اسلامی, Dadgahha-e Enqelab aŭ perse دادگاه انقلاب اسلامی) estas speciala tribunalo en la Islama Respubliko Irano dezajnita por juĝi suspektatojn plejparte de provoj damaĝi la islaman reĝimon [19]. Tia damaĝo povas esti farita per perforto, disvastigo de kalumnio, disvastigo de malpermesitaj substancoj aŭ informoj (malcenzurado), kaj provoj renversi la reĝimon. La tribunalo komencis sian agadon tuj post la irana revolucio en 1979 kaj daŭrigas sian agadon eĉ nuntempe [20].

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Irano apartenas al diversaj internaciaj organizoj inter kiuj elstare al Unuiĝintaj Nacioj (ekde ties kreado en 1945) post ludi gravan rolon strategian en la Dua Mondmilito.

Protesto kontraŭ la agnosko fare de Usono de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo. Teherano, 11an de decembro 2017.

Irano estas ekde la 1990-aj jaroj suspektata pri intenco krei nuklean armilon. Speciale ofte kaj laŭte tiaj akuzoj aŭdeblas de Israelo, kiu asertas ke Irano estas tro danĝera kaj agresema lando, kiu minacas ĝian sekurecon. Pro tio kontraŭ Irano dum jardekoj estis aplikataj sankcioj, starigitaj de Usono kaj eŭropaj landoj, kaj sekvataj de plejparto de aliaj landoj. Ili estis provizore mildigitaj kaj parte nuligitaj post atingo de interkonsento pri kontrolado de la iranaj nukleaj klopodoj, kiuj, laŭ asertoj de la iranaj aŭtoritatoj, strebas solvi pure sciencajn, ekonomiajn kaj sanservajn problemojn. Tamen en 2018 Usono retiris sin el la irana nuklea interkonsento kaj en 2019 Irano anoncis, ke ĝi ne plu konsideras sin ligita de la nuklea interkonsento kaj antaŭenigos siajn klopodojn.

En januaro 2020 Israelo, referencante al sia militskoltado, asertis ke fine de 2020 Irano havos pliriĉigitan uranion en kvanto sufiĉa por konstrui atombombon. Ĝi apogas sian tempokalkulon sur la takso, ke por tio necesas 40 kg da uranio pliriĉigita je 90%. Samtempe Israelo konkludis ke Irano ne disponas pri misiloj kapablaj porti atombombon, nek penas fabriki misilojn. La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu ripetis, ke Israelo ne permesos al Irano fariĝi nuklea potenco.

La 20-an de septembro 2020 Usono unuflanke decidis restarigi sankciojn kontraŭ Irano laŭ la Viena Akordo pri Irana Nuklea Industrio, kvankam ĝi eksiĝis el ĉi-tiu akordo en 2018. Malgraŭ ke ĉi-tiale ĉi-tiuj sankcioj ne havas internacian juran legitimecon, kaj ke multaj landoj malgloris ilin, Usono, per la eksterlandeco de sia juro, potencas minaci pri altegaj monpunoj ĉiujn firmaojn kiuj provus preterpasi tiujn sankciojn.

Persa leopardo, listita kiel Endanĝerita fare de la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

La Islama Respubliko Irano ne multe zorgis pri naturprotektado kaj ekologio. Tial Irano luktas hodiaŭ kontraŭ aerpoludado, erozio de la grundo kaj tre reduktita biodiverseco sekve de granda industria kaj demografia kreskado dum jardekoj. Klimata ŝanĝo kaj malbona akvo-administrado kaŭzis, ke 80 procentoj de la plej gravaj lagoj en la lando sekiĝis[21].

Kulturo kaj arto

[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj atestitaj kulturoj en la teritorio de la nuntempa Irano datas reen el la Malsupra Paleolitiko. Pro sia geopolitika loko, Irano influis kaj estis influita de kulturoj tiom foraj kiom de Grekio (grave kun Antikva Grekio) kaj Italio okcidente, de Rusio norde, de la Araba Duoninsulo sude, kaj de Suda Azio kaj eĉ de Orienta Azio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Persa arto.
Duono de "tapiŝo Salting", safavida, el lano, silko kaj metala fadeno, ĉirkaŭ la jaro 1600.
Persaj militistoj, Muzeo de Pergamo en Berlino.

La arto de Irano enhavas multajn fakojn, kiel arkitekturo, ŝtonĉizado, metalfarado, teksado ĉefe de tapiŝoj, ceramiko, pentrarto ĉefe de miniaturoj, kaj kaligrafio. Iranaj artaĵoj montras grandan varion en stilo, en diferencaj regionoj kaj periodoj.[22]

Irano havas diversajn kuirartojn, ĉiu provinco havas sian propran pladon, kaj konservas sian propran stilon kaj tradiciojn, kiuj malsamaj de aliaj provincoj. La ĉefa persa kuirarto estas kombinaĵo de rizo kun viando, kokaĵo aŭ fiŝo kun iom da cepo, legomoj, nuksoj kaj herboj. Herboj estas ofte uzatas kune kun fruktoj, kiel abrikotoj, sekvinberoj, granatoj kaj aliaj. Por atingi ekvilibran guston, oni uzas spicojn kiel safranon, sekigitajn limetojn, cinamomon. Cepo kaj ajlo kutime estas uzataj por prepari la pladojn, sed ofte ankaŭ aperas servitaj dum manĝado. Irana manĝaĵo ne estas tro spica. Tipa plado estas ekzemple fesenĝanogorme sabzi.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Literaturo havis precipe gravan lokon en irana kulturo, sed suferis pro cenzuro ekde la islama revolucio.

Filmindustrio

[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej elstaraj kinreĝisoroj estas Jafar Panahi.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Irana muziko.

La irana muziko influis en aliaj kulturoj de Okcidenta Azio, en la konstruado de granda parto de la muzika terminaro de la najbara Turkio kaj de la arabaj kulturoj, kaj alvenis al Barato tra la Mogola Imperio de la 16-a jarcento.

Grava nuntempa komponisto estis Ali Hosseinzadeh.

Mondaj heredaĵoj kaj turismaj vidindejoj

[redakti | redakti fonton]

Famaj irananoj

[redakti | redakti fonton]
  • Omar Ĥajam, irana astronomo, matematikisto kaj poeto (1048-1122)
  • En 2003, advokato Ŝirin Ebadi, kiu batalis por paco kaj justeco, estis la unua irana ŝtatano kaj la unua islama virino kiu gajnis la Nobel-premion pri paco.
  • Abbas Kiarostami, perse: عباس كيارستمي (naskiĝis la 22-an de junio 1940 en Teherano, mortis la 4-an de julio 2016 en Parizo, Francio) estis kinreĝisoro, eble la plej fama mondskale.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Iran Country Profile. BBC NEWS. Alirita 8-a de aŭgusto 2012 .
  2. "CESWW" – Definition of Central Eurasia. Cesww.fas.harvard.edu. Alirita 1a de aŭgusto 2010 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-15. Alirita 2014-12-21 .
  3. Iran Guide. National Geographic (14a de junio 2013). Alirita 21a de junio 2013 .
  4. V.Jayaram (9-a de januaro 2007). The Concepts of Hinduism – Arya. Hinduwebsite.com. Alirita 18a Junio 2011 .
  5. Iranian Languages, p. 26–7. LSS.wis.edu (21-a de februaro 2006). Alirita 21a Junio 2013 .
  6. "Iran – The Ancient Name of Iran", N.S. Gill. Ancienthistory.about.com (4a Septembro 2010). Alirita 18a Junio 2011 .
  7. Bailey, Harold Walter, Arya, paĝoj 681–683, 1987, volumeno 2, Encyclopaedia Iranica, New York, Routledge & Kegan Paul http://www.iranicaonline.org/articles/arya-an-ethnic-epithet
  8. MacKenzie, David Niel, Ērān, Ērānšahr, 1998, volumeno 8, Encyclopedia Iranica, Mazda, Costa Mesa http://www.iranicaonline.org/articles/eran-eransah
  9. Renaming Persia. persiansarenotarabs.com (2007). Alirita 26a Aprilo 2011 .
  10. Persia or Iran, a brief history. Art-arena.com. Alirita 21a Junio 2013 .
  11. Richard N. Frye, intervjuo fare de Asieh Namdar http://azadegan.info/files/Dr.Frye-discusses-greater-Iran-on-CNN.mp4 Arkivigite je 2016-04-23 per la retarkivo Wayback Machine 20a de oktobro 2007, CNN, citaĵo=I spent all my life working in Iran. and as you know I don't mean Iran of today, I mean Greater Iran, the Iran which in the past, extended all the way from China to borders of Hungary and from other Mongolia to Mesopotamia.
  12. Christoph Marcinkowski. (2010) Shi'ite Identities: Community and Culture in Changing Social Contexts. LIT Verlag Münster, p. 83. ISBN 978-3-643-80049-7. “The 'historical lands of Iran' – 'Greater Iran' – were always known in the Persian language as Irānshahr or Irānzamīn.”.
  13. (October 1962) “Reitzenstein and Qumrân Revisited by an Iranian”, The Harvard Theological Review 55 (4), p. 261–268. doi:10.1017/S0017816000007926. “I use the term Iran in an historical context[...]Persia would be used for the modern state, more or less equivalent to "western Iran". I use the term "Greater Iran" to mean what I suspect most Classicists and ancient historians really mean by their use of Persia – that which was within the political boundaries of States ruled by Iranians.”. 
  14. Mīr Khvānd, Muḥammad ibn Khāvandshāh, Tārīkh-i rawz̤at al-ṣafā. Taṣnīf Mīr Muḥammad ibn Sayyid Burhān al-Dīn Khāvand Shāh al-shahīr bi-Mīr Khvānd. Az rū-yi nusakh-i mutaʻaddadah-i muqābilah gardīdah va fihrist-i asāmī va aʻlām va qabāyil va kutub bā chāphā-yi digar mutamāyiz mībāshad.[Tehrān] Markazī-i Khayyām Pīrūz [1959–60]. ایرانشهر از کنار فرات تا جیهون است و وسط آبادانی عالم است. Iranshahr stretches from the Euphrates to the Oxus, and it is the center of the prosperity of the World
  15. Richard Frye. (23a de Majo 2012) Persia (RLE Iran A). Routledge, p. 13. ISBN 978-1-136-84154-5. “This 'greater Iran' included and still includes part of the Caucasus Mountains, Central Asia, Afghanistan and Iraq; for Kurds, Baluchis, Afghans, Tajiks, Ossetes, and other smaller groups are Iranians”.
  16. Churchill, Winston Spencer. (1951) The Second World War: Closing the Ring. Houghton Mifflin Company, Boston, p. 642.
  17. PIW Ranks The World's Top Oil Companies. Alirita 7 February 2012 .
  18. El País, 17a junio 2008, Ángeles Espinosa, "La importación masiva de gasolina pone en aprietos la economía iraní", p. 6.
  19. Bakhash, Shaul, Reign of the Ayatollahs, Basic Books, 1984, p.59-61
  20. CIA – The World Factbook – Iran
  21. (en) Irano paralizita pro naturmedia neglektado, Quantara.de
  22. Hole, F.; Flannery, K. V. (1968). Proceedings of the Prehistoric Society.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Briongos, Ana, La cueva de Alí Babá. Irán, día a día, Lumen, Barcelona, 2002.
  • Briongos, Ana, Negro sobre negro. Irán, cuaderno de viaje, Laertes, Barcelona, 1997. Web de la escritora.
  • Crowther, Yasmin, La cocina del azafrán, Madrid, Siruela, 2006
  • Ebadi, Shirin, El despertar de Irán, Aguilar, Madrid, 2007.
  • Farzamnia, Nadereh, Irán. De la revolución islámica a la revolución nuclear, Síntesis, Madrid, 2009.
  • Foltz, Richard. (2016) Iran in World History. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-933550-3.
  • Iran: A Country Study. 2008, Washington, DC: Library of Congress, 354 pp.
  • Kapuscinsky, R., El sha, Anagrama, Barcelona, 2004
  • Kavanagh, Alfred, Irán por dentro, Olañeta, 2010.
  • Keddie, Nikki R., Las raíces del Irán moderno, Belcqua, Barcelona, 2006
  • Kinzer, Stephen, Todos los hombres del sha, Barcelona, Debate, 2005.
  • Merinero Martín, María Jesús, La República Islámica de Irán. Dinámicas socio-políticas y relevo de las élites, Los Libros de la Catarata, Madrid, 2004
  • Merinero Martín, María Jesús, Irán. Hacia un desorden Prometedor. Madrid, Los Libros de la Catarata, 2001
  • Merinero Martín, María Jesús. Resistencia creadora en Irán. Madrid, Biblioteca Nueva, 2007
  • Merinero Martin, María Jesús: Irán 2005-2013. De Ahmadineyad a Rohani.Madrid, Editorial Síntesis, 2014
  • Mikaberidze, Alexander. (2011) Conflict and Conquest in the Islamic World: A Historical Encyclopedia 1. ABC-CLIO. ISBN 978-1-59884-336-1.
  • Nemat, María, La prisionera de Teherán, Espasa, Barcelona, 2008
  • Robles, Rafael, Leer El Quijote en Teherán, Texto editores, Madrid, 2007
  • Roisman, Joseph. (2011) A Companion to Ancient Macedonia. John Wiley and Sons. ISBN 978-1-4443-5163-7.
  • Sofer, Dalia, Otoño en Shiraz, Grijalbo, Barcelona, 2007
  • Vives, Toni, Irán, Laertes, Barcelona, 2002.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bazaj informoj pri Irano en la vikio de UEA esperante