Irén Vincze
Irén Vincze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1929 en Szeged |
Morto | 19-an de aŭgusto 2017 (88-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
Irén Vincze [vince], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vincze Irén, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Weisz Imréné [vejs].
Irén Vincze[1] naskiĝis la 15-an de majo 1929 en Szeged, ŝi mortis la 19-an de aŭgusto 2017 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irén Vincze maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste ŝi akiris kemian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1952. Post la diplomo ŝi estis asistanto (1952–1961), lektoro (1961–1970), docento (1970–1993), profesoro (1993–1999) en la universitato. Intertempe ŝi doktoriĝis en la universitato en 1958, kandidatiĝis en 1968, doktoriĝis en 1992 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi havis stipendion en Jena en 1961, krome ŝi esploris en Milano kaj Novjorko (1988–1990). Ŝi edziniĝis en 1952 kaj naskis 2 gefilojn. Ŝi ricevis du premiojn en 1973 kaj 1981.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A pirrolidin vázon oxigénfunkciót tartalmazó tropánalkaloidok teljes konfigurációjának meghatározása. (kunaŭtoro, 1954)
- A valeroidin szintézise és abszolut konfigurációja. (disertaĵo, 1958)
- A szkopolamin módosított szintézise és annak biogenezis vonatkozásai. (kunaŭtoro, 1958)
- Szerves kémia. Egy. jegyz. Halmos Miklóssal. (2 volumoj, studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1959–1960 kaj represoj ĝis 1971)
- The Base-Catalyzed Reaction of Androst-5-en-3b-o1-17-one with Formaldehyde. (kunaŭtoro, 1967)
- 17-ketoszteroidok szubsztitúciója 16-os helyzetben formaldehid segítségével. (disertaĵo, 1968)
- p-Toluolszulfonsav-észterek oxidéciójakor fellépő szomszédcsoport részvétel. (kunaŭtoro, 1975)
- Biologically Active Steroids Containing Nitrogen. (1984)
- L-formil-ketoszteroidok átalakításai. (disertaĵo, 1992)
- Szintetikus szupramolekulák: eredmények és várakozások... (1999)