Insuloj de Princoj
Insuloj de Princoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
grupo de insuloj, distrikto de Turkio [ ] | |||||
| |||||
Akvejo | Marmara maro | ||||
Koordinatoj | 40° 52′ 31″ N, 29° 5′ 40″ O (mapo)40.875329.0944Koordinatoj: 40° 52′ 31″ N, 29° 5′ 40″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 16 km² (1 600 ha) [ ] | ||||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 03:00 [ ] | ||||
Poŝtkodo | 349 [ ] | ||||
Insuloj de Princoj | |||||
Vikimedia Komunejo: Princes' Islands [ ] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||||
Insuloj de Princoj (greke Πριγκηπονήσια Pringiponisia; turke Prens Adaları; kie la vorto "princoj" estas plurala, ĉar la ĝusta nomo estas "Insuloj de Princoj", aŭ Kızıl Adalar ("Ruĝaj Insuloj") en turka, oficiale ĝuste Adalar ("Insuloj")) estas arkipelago ĉe la marbordo de Istanbulo, Turkio, en la Marmora Maro. La insuloj konstituas la distrikton Adalar de la Istanbula Provinco. La urbestro de la distrikto Adalar estas Erdem Gül (CHP).
Ili konsistas el kvar pli grandaj insuloj, Büyükada ("Granda Insulo") kun areo de 5.46 km², Heybeliada ("Sakinsulo") kun areo de 2.4 km², Burgazada ("Fortikinsulo") kun areo de 1.5 km², Kınalıada ("Henna Insulo") kun areo de 1.3 km², kaj kvin multe pli malgrandaj, nome Sedef Adası ("Perlopatrina Insulo") kun areo de 0.157 km², Yassıada ("Ebena Insulo") kun areo de 0.05 km², Sivriada ("Kruta Insulo") kun areo de 0.05 km², Kaşık Adası ("Kulerinsulo") kun areo de 0.006 km², kaj Tavşan Adası ("Kuniklinsulo") kun areo de 0.004 km².