Insulo Robben
Insulo Robben | ||
---|---|---|
Rigardo al insulo Robben | ||
prison island | ||
Akvejo | Tafelbucht | |
Geografia situo | 33° 48′ 0″ S, 18° 22′ 0″ O (mapo)-33.818.36666666666730Koordinatoj: 33° 48′ 0″ S, 18° 22′ 0″ O (mapo) | |
| ||
Longo | 3,2 km | |
Larĝo | 1,3 km | |
Areo | 5,07 km² | |
Plej alta loko | Minto Hill 30 m | |
Loĝantaro | 116 (2011) 23 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Robben Island | |
Mapo de insulo Robben | ||
Insulo Robben (afrikanse Robbeneiland, angle Robben Island; nederlande kaj afrikanse robben = "foko") estas insulo proksimume 12 kilometrojn for de Kaburbo, Sud-Afriko.
Ekde la fino de la 17-a jarcento la insulo estis uzata por izoli homojn, do plejparte ĝi estis malliberejo. Tiam inter ĝiaj enloĝantoj estis politikaj gvidantoj de diversaj nederlandaj kolonioj, ne nur en suda afriko sed ankaŭ en Indonezio.
Inter 1836 kaj 1931 la insulo estis uzata kiel leprula kolonio.
En la dua duono de la 20-a jarcento ĝi fariĝis konata kiel malliberejo por politikaj malliberuloj. Inter la plej bonkonataj estis Nelson Mandela, Walter Sisulu kaj Robert Sobukwe.
Nuntempe la insulo estas populara turisma vizitindaĵo kaj estis deklarita de UNESKO loko de Monda Kulturheredaĵo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Muzeo de Insulo Robben Arkivigite je 2011-10-04 per la retarkivo Wayback Machine (nur en la angla)