Innerthal
Innerthal | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | March |
Geografia situo | CH1903: 712335 / 218201 (mapo)47.1052777777788.9186111111111Koordinatoj: 47° 6′ N, 8° 55′ O; CH1903: 712335 / 218201 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 198 |
Areo | 50,22 km² |
Alteco | 915 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8858 |
Komunumkodo | 1343 |
Innerthal estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Innerthal situas ĉe la bordo de la Lago de Wägital, en valkaldrono ĉirkaŭita de montoj.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Innerthal limas en nordo al Vorderthal, en nordoriento al Schübelbach, en oriento al al la antaŭaj komunumoj Näfels kaj Oberurnen, kiuj je la 1-a de januaro 2011 kuniĝis al Glaruso-Nordo (GL), en sudoriento al Glaruso (GL), en sudo al Muotathal, en sudokcidento al Unteriberg, kaj en nordokcidento al Einsiedeln.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Innertahl situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj en fundo de valo kaj estas atingebla nur de ĝia norda flanko. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Siebnen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Innerthal datiĝas el la jaro 1259 kiel Wegental. Ĝis 1480 Wägithal estis parto de la komunumo Tuggen, tiam la valo sendependiĝis. La komunumoj Hinterwägithal kaj Vorderwägithal disiĝis en la jaro 1776. En la jaro 1861 en la vilaĝo estis konstruita malgranda kurachotelo apud la lagobordo, kaj la loko fariĝis kuracoloko. En la jaro 1924 estis konstruita elektrocentralo, por kiu la nivelo de la lago estis altigita per baraĵo. La malnova vilaĝo dronis en la baraĵlago. La preĝejo estis eksplodigita kaj novkonstruita sur pli alta nivelo. Oni translokigis la vilaĝon al pli al alta loko. Tamen pli ol cent personoj, proksimume triono de la loĝantaro, ne trovis hejmon en la nova vilaĝo kaj devis forlasi la komunumon. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La preĝejo de Innerthal kun la Lago de Wägital
-
La vilaĝo vidita de la lago
|