Imre Szenczy
Imre Szenczy [senci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenczy Imre estis hungara instruisto, pastro, filologo, tradukisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1838), membro de Societo Kisfaludy (1847).
Imre Szenczy [1] naskiĝis la 8-an de julio 1798 en Szombathely. Li mortis la 2-an de februaro 1860 en Csorna.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Szenczy aliĝis al la premonstratoj en 1814, poste li lernis filozofion kaj teologion en Csorna kaj Pest (urbo). En 1821 li ekinstruis en Keszthely, baldaŭe en sia naskiĝurbo. En 1840 li translokiĝis al urbo Pest, kie li redaktis ekleziajn revuojn, poste li iĝis direktoro de gimnazio en Keszthely. En 1858 li ricevis la rangon preposto. Li okupiĝis ankaŭ pri kolektado de kreskaĵoj. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Julius Caesar munkái (1839) - tradukaĵo el la latina lingvo
- Tacitus Agricolája (1847) - tradukaĵo
- Marcus Fabius Quintillianus utasítása az ékesszólásról (1856) - tradukaĵo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)