Impostoro
Aspekto
Impostoro (en evito de propra nocio ankaŭ nomebla mistifikisto) estas persono, kiu ŝajnigas esti iu alia, ofte per maskovesto aŭ kamuflo. Celo de la mistifiko kutime estis klopoda akiri financajn aŭ sociajn avantaĝojn per psikologia manipulado, sed ankaŭ ofte por spionado aŭ sekretaj detektivoj policaj aŭ private dungitaj.
Konsiderindaj impostoroj
[redakti | redakti fonton]Falsaj naciaj asertoj
[redakti | redakti fonton]- George Psalmanazar (1679-1763), kiu asertis esti de Formoso
- Lola Montez (1821-1861), asertis esti hispanino, vere Elizabeth Rosanna Gilbert el Irlando, amatino de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario
Falsaj pretendoj de reĝeco
[redakti | redakti fonton]- Pierre Plantard (1920–2000), la fondinto de la hoakso pri falsa organizaĵo Prieuré de Sion, kiu pretendis esti ido de la dinastio de merovidoj kaj sekve pretendis esti la reĝo de Francio
- Lambert Simnel (ĉ. 1477 – ĉirkaŭ 1525), kiu pretendis esti la reĝo de Anglio respektive Britio
- Perkin Warbeck (ĉ. 1474 – 1499), kiu same pretendis esti la reĝo de Anglio respektive Britio
- Frank Abagnale (naskiĝis en 1948), kiu pasis testojn kiel laŭdira piloto, medicinisto kaj advokato
- Victor Lustig (1890–1947), "La homo kiu vendis la Eiffel-Turon - dufoje."