Iliraj deciduaj arbaroj
Iliraj deciduaj arbaroj | |
---|---|
ekoregiono | |
Omiš en Kroatujo | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [ ] | |
Vikimedia Komunejo: Illyrian deciduous forests [ ] | |
La iliraj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de suda Eŭropo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La iliraj deciduaj arbaroj etendiĝas laŭlonge de la orienta marbordo de Ionia kaj Adriatika Maroj (inkluzive de la insuloj) kaj okupas 40 600 kvadratajn kilometrojn en norda Grekujo, Albanujo, Montenegro, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Slovenujo kaj norda Italujo apud Triesto. La ekoregiono estas ĉirkaŭita de la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (en Grekujo), la pind-montaraj miksaj arbaroj (en Grekujo kaj Albanujo), la dinaraj miksaj arbaroj (en Albanujo, Montenegro, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Slovenujo kaj Italujo) kaj la padobasenaj miksaj arbaroj (en Italujo).
La klimato de la ekoregiono estas plejofte, laŭ la Klimata klasifiko de Köppen, de mediteranea tipo kun varmegaj someroj (Csa) ĝis humida subtropika kun humidaj vintroj (Cfa).
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Kaŭze de la larĝa altituda amplitudo de tiu ekoregiono, la plej altaj altitudoj (super 1 000 m) estas kovritaj de koniferaroj, kaj je pli malaltaj altitudoj superregas la foliarbaroj kaj la makisoj. La konifera zono estas dominata de ordinara piceo, blanka abio kaj nigra pino kun ĉemiksaĵo de eŭropa fago. La superregantaj specioj de la pli malaltaj zonoj inkludas diversajn deciduajn kverkojn : hungaran kverkon (Quercus frainetto), lanugan kverkon (Quercus pubescens) kaj muskan kverkon (Quercus cerris). Krome troviĝas orienta karpeno (Carpinus orientalis) kaj orno (Fraxinus ornus) kun perukarbedo (Cotinus coggygria), kristodorno (Paliurus spina-christi) kaj Judas-arbo (Cercis siliquastrum). Ĉiamverdaj arboj kaj makisaj arbedoj estiĝas duon-dominantaj apud la marbordo : anzino (Quercus ilex), halepa pino ) (Pinus halepensis), terebintarbo (Pistacia terebinthus), lentisko (Pistacia lentiscus), pika junipero (Juniperus oxycedrus), grandfrukta junipero (Juniperus macrocarpa), okcidenta arbuto (Arbutus unedo), orienta arbuto (Arbutus andrachne) kaj oleandro (Nerium oleander).
Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la Orient-mediteranea provinco de la Mediteranea Regiono kaj de la Adriatika provinco ene de la Holarkta Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA1210 : Iliraj deciduaj arbaroj (WWF)
- angle Iliraj deciduaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Iliraj deciduaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Iliraj deciduaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Ekoregiono PA1210 : Iliraj deciduaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; nr 123 : Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj