Saltu al enhavo

Ilich Ramírez Sánchez

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilich Ramírez Sánchez
Persona informo
Naskonomo Ilich Ramírez Sánchez
Aliaj nomoj Carlos
Naskiĝo 12-an de oktobro 1949 (1949-10-12) (75-jaraĝa)
en Michelena
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Isabelle Coutant-Peyre (mul) Traduki (2001–2024)
nekonata valoro (1994–)
Magdalena Kopp (en) Traduki (1985–1994) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Rosa Kopp (en) Traduki
 ( Magdalena Kopp (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
militisto
teroristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ilich RAMÍREZ SÁNCHEZ (12-a de oktobro 1949 en Karakaso), konata ankaŭ kiel Carlos, la ŝakalo, estis teroristo kaj memnomita "profesia revoluciulo".

Lia patro estis advokato kaj marksisto, kiu donis al siaj filoj la nomojn de Ilich (Iljiĉ) kaj Lenin, laŭ Vladimir Iljiĉ Lenin. Ramírez vizitis lernejon en Karakaso kaj en 1959 aliĝis al junulara organizaĵo de komunista partio. En 1966, post disiĝo de siaj gepatroj, li translokiĝis kun siaj patrino kaj frato al Londono, kie li studis en Stafford House Tutorial College en Kensington. Ekde 1968 Ramírez kaj lia frato studis – laŭ deziro de la patro – en la Universitato de Interpopola Amikeco en Moskvo (tiutempe portanta la nomon de Patrice Lumumba), de kie li estis eksigita en 1970 pro "diboĉa vivostilo". Li parolis tiutempe hispane, arabe, ruse kaj iomete angle kaj france.

Ramírez verŝajne vizitis la trejnejon de la grupo "Popola Fronto por Liberigo de Palestino" (PFLP) en Amano (Jordanio), kie li ricevis la pseŭdonomon Carlos. Post Jordanio li veturis al Londono.

Terorismaj agoj

[redakti | redakti fonton]

En 1973 li faris fiaskan murdatakon kontraŭ la judo Joseph Sieff. Poste li sinsekve ekplodigis bombojn ĉe Hapoalim-banko en Londono (fiaskis), ĉe tri francaj gazetoj, ĉe pariza restoracio (mortis 2 homoj, vundiĝis 30).

En 1975 li sensukcese atakis per kiras-rompila rakedo la El-Al-aviadilojn. Samjare la polico kaptis lian PFLP-kontakton kaj sukcese tiris el li informojn. La polico provis kapti Ramírez en pariza loĝejo, sed li sukcese eskapis, dume pripafis du policanojn kaj la perfidulon Moukharbal. Li flugis tra Bruselo al Bejruto kaj poste al Vieno. Tie, decembre de 1975 li prenis 60 ostaĝojn en OPEC-ĉefsidejo. La 22-an de decembro la teroristoj ricevis aviadilon, per kiu ili eskapis – kun 42 ostaĝoj – al Alĝero, poste al Tripolo, poste denove al Alĝero. Dumtempe ili ĉiujn ostaĝojn liberlasis, la teroristoj mem ricevis azilon. Ramírez Sánchez baldaŭ forlasis Alĝerion kaj veturis tra Libio kaj al Jemeno, kie li renkontiĝis en Adeno kun PFLP-gvidantoj. Ĉar li ne ekzekutis la naftoministrojn de Sauda Arabio kaj Irano, li iĝis malbezonatulo.

En septembro de 1976, Ramírez Sánchez estis arestita en Jugoslavio por mallonga tempo sed poste plu fuĝis al Bagdado. Tie li decidis fondi propran terorisman grupon, la "Organizaĵon de la Armita Araba Lukto-Armilo de la Araba Revolucio" (OAAS) en Adeno. Li havis kontaktojn al orienteŭropaj stalinismaj sekretservoj, kiuj helpis lin dum lia kaŝvivo.

La unua atako de la OAAS okazis nur en 1982: oni sensukcese atakis atomcentralon. Ĉar oni arestis en Parizo lian amatinon Magdalena Kopp, la grupo faris bombatakojn por liberigi ŝin. En aŭgusto de 1983 ili atakis la francan kulturcentron "Maison de France" en Berlino kaj decembre dufoje la TGV-reton. Sekve de tiuj atakoj la ĝis tiam toleraj landoj rifuzis helpi lin: en 1985 Hungario elpelis lin; Irako, Libio kaj Kubo ne plu apogis lin. Nur Sirio akceptis lin kun Kopp kaj ilia filino Elba Rosa, sed ankaŭ Sirio plupelis lin en septembro de 1991. Li kaŝis sin iomete en Jordanio, poste pluveturis al Kartumo (Sudano).

Aresto kaj proceso

[redakti | redakti fonton]

La franca kaj usona sekretservoj atingis lian transdonon fare de la sudana registaro. Carlos estis transdonita al franca sekretservo la 14-an de aŭgusto de 1994 kaj veturigita al Parizo. Li estis akuzita je parizaj murdoj de 1975. La proceso komenciĝis la 12-an de decembro 1997; la 23-an de decembro li estis ja kondamnita je ĝismorta prizono.

En junio de 2003 publikigis Ramírez Sánchez la libron Revolucia Islamo. En tiu libro li defendas la terorismajn metodojn kiel partojn de la klasbatalo. Li aprobis la agadojn de Usama bin Laden pro la teroratakoj en Usono la 11-an de septembro de 2001.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]