Ildikó Piros
Aspekto
Ildikó Piros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1947 (76-jaraĝa) en Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1970) |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Huszti (1975–) Tamás Pintér (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro universitata instruisto |
Ildikó PIROS [piroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Piros Ildikó estas hungara aktorino, voĉoaktoro. Ildikó Piros naskiĝis la 23-an de decembro 1947 en Kecskemét.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Piros frekventis Teatran Altlernejon inter 1966-1970 en Budapeŝto, dume jam tiam ŝi ricevis filmajn rolojn. Ŝi longe apartenis al Teatro Madách kaj Teatro Petőfi (Sopron). Ŝi havis laŭvice 2 edzojn, la lasta estas Péter Huszti. Ekde 2000 ŝi edukas aktoradon en dancista ĉeflernejo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2012, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 13 kinejaj filmoj inter 1966-1984, ekzemple Macskajáték (Katoludo), 1974; Az élet muzsikája (Muziko de la vivo) (pri Imre Kálmán), 1984
- 29 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1968-2002, ekzemple A fekete város (La nigra urbo), 1972; Kisváros (Urbeto), 1994-2002
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Othello - Desdemona; Hamleto -Ophelia)