Ignatz Lichtenstein
Ignatz Lichtenstein | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ignatz Lichtenstein | ||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1825 en Senica | |
Morto | 16-an de oktobro 1908 (83-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Religio | Mesianisma Judismo vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | rabeno verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ignatz Lichtenstein [1] (n. en 9-a de aprilo 1825 - m. la 16-an de oktobro 1908[2]) estis ortodoksa rabeno el Hungario kiu verkis "broŝurojn kiuj pledas por la kristaniĝo ankoraŭ estante rabeno". Kvankam dum sia tuta vivo li malakceptis esti baptata en la kristana kredo, li rezignis sian rabenan postenon en 1892. Biografio pri li aperis en la metodisma revuo por misiistoj "La Evangelio en Ĉiuj Landoj" en 1894. La juda historiisto Gotthard Deutsch, redaktoro de la Juda Enciklopedio, en eseo publikigita la 3-an de februaro 1916, mencias lin refutante la aserton de la Granda Rabeno de Londono ke neniu rabeno kristaniĝis.
En la nuntempo la mesiismaj judoj mencias lin kiel ekzemplo de la 19-a jarcento kiel "juda kredanto je Jesuo". Lichtenstein rakontante pri lia unua kontakto kun la evangelio, diris: "Mi serĉis dornojn kaj mi rikoltis rozojn".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio okaze de la 100-a Datreveno (hispane)[rompita ligilo]
- Biografio (angle)
- Enkonduko en la verkaron de Rabbi Isaac Lichtenstein (angle)
- "Peto al la Judoj" Enrete (angle)