Iža
Iža | |
hungare: Izsa | |
municipo | |
Celemantia - romia soldata tendaro
| |
|
|
Oficiala nomo: Iža | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Komárno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Konata loko | Celemantia |
Rivero | Danubo |
Situo | Iža |
- alteco | 111 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 45′ 06″ N 18° 13′ 35″ O / 47.75167 °N, 18.22639 °O (mapo) |
Areo | 28,021644 km² (2 802,16 ha) |
Loĝantaro | 1 700 (31.12.2010) |
Denseco | 60,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1268 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 946 39 |
Telefona antaŭkodo | 421-35 |
Aŭtokodoj | KN |
ISO 3166-2 | 501174 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Iža | |
Retpaĝo: www.iza.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Iža, hungare Izsa (en ambaŭ lingvoj pron. iĵa) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Almásfüzitő. La plej proksima urbo estas Komárno 8 km. Apud la vilaĝo kanalo troviĝas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La romianoj havis tie fortikaĵon kaj komunumon nomata Celemantia. La unua mencio devenis el 1172 en formo Villa Esu. Tiam vivis vinkulturistoj, poste la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Komárom. La komunumo famiĝis pri fiŝkaptistoj. Dum la turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1599 hajdukoj de Stefano Bocskay bruldetruis la vilaĝon. Tertremoj okazis en 1763, 1773, 1822, krome estis oftaj inundoj. En 1899 okazis incendio, poste tuj inundo.
En 1910 loĝis en la vilaĝo 2136 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1965 okazis granda inundo. Uzino por ŝtrumpoj ekfunkciis en 1991. En 2001 loĝis tie 1589 da homoj (1156 hungaroj kaj 385 slovakoj).
Vilaĝservoj estas dulingvaj infanĝardeno kaj lernejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo, en 1599 bruldetruita, en 1721 rekonstruita, poste pro tertremoj ruiniĝis, renovigita en 1774
- katolika paroĥo
- luterana preĝejo el la 20-a jarcento
- skulptaĵo de Johano Nepomuka
- skulptaĵo de Dipatrino de 1857
- kalvinana klasikisma preĝejo de 1871
- romianaj ruinaĵoj de tendaro kaj fortikaĵo el la 1-a jarcento
- krucoj de 1788, 1903, 1950
- mineralakva fonto 220 m-ojn profunda
- monumento pri inundo okazinta en 1965
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Longe tie estis pastro kaj samtempe poeto Károly Döme. En la iama Izsa naskiĝis hungara arkeologo István Járdányi Paulovics.
Ĝemelkomunumo
[redakti | redakti fonton]-
Vilaĝdomo de Iža
-
Kruco de 1903
-
Tombeja kapelo de Géza
-
Uzino pri ŝtrumpoj
-
Mineralakva fonto
-
ruinaĵoj de romianoj