Hungara Radio
Hungara Radio | ||
---|---|---|
Aerfoto pri Hungara Radio | ||
radiostacio | ||
Komenco | 1925 vd | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Posedatoj | Kossuth Rádió (en) vd | |
Agokampo | teledissendado | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Hungara Radio, hungare Magyar Rádió Zrt. (MR) estas la ŝtata hungara radio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Invento de Tivadar Puskás (telefonradio) funkciis inter 1893-1925. Poste oni fondis Hungaran Radion kaj oni dissendis, kiel "Budapest 1" ekde 1925. Post la frua periodo la stabo trovis lokon apud Hungara Nacia Muzeo. Ekde la 2-a de majo 1939 la radio ankaŭ elsendis programon en Esperanto, nomata Danuba Voĉo, en 1940 la programo devis reduktiĝi je po unu minuto, sed daŭre funkciis, kaj nur poste la Dua Mondmilito finigis la programon, ĝis en 1947 refunkciis la esperantlingvaj disaŭdigoj kaj funkciis ĝis 1950, kiam pro stalinisma premo la programo malpermesiĝis kaj samjare likvidiĝis la nacia Esperanto-asocio. Jam en 1949 la radiodissendejo estis ricevinta novan nomon Kossuth Rádió (radiostacio Kossuth) kaj la jam longe paralele funkcianta "Budapest 2" ricevis novan nomon "Petőfi Rádió" (radiostacio Petőfi). Jam tiam funkciis lokaj radiostacioj, ekzemple en Győr, Nyíregyháza, Szolnok, Pécs, Miskolc. La novaĵoj spegulis ĉefe opiniojn de komunistoj, sed dume oni aŭskultis ankaŭ hungarajn dissendojn de Radio Libera Eŭropo, Voĉo de Ameriko, BBC, ktp. La radio dissendis ankaŭ al eksterlando, ĉefe angle, germane kaj hungare.
Ĉe la sidejo de tiu radio naskiĝis la hungara revolucio en 1956, ĉar multe da homoj alvenis por dissendi postulojn, kiun la radio ne plenumis, tial pafadoj komenciĝis. Post sieĝo la revoluciuloj okupis la radion, baldaŭe oni aŭdis la faman frazon konatan tutlande: "Ni mensogis tage, ni mensogis nokte, ni mensogis en ĉiuj ondolongoj". Ankaŭ foto estas vaste konata, kiam virino kun flago staras en la altetaĝa parto.
Baldaŭe la radio dissendis la 3-an programon, nomata Bartók Rádió (Radio Bartók), kiu dissendas nur muzikon. Fine de la socialismaj jaroj aperis ankaŭ la neŝtataj radioj.
Gvidantoj de Hungara Radio
[redakti | redakti fonton]- Miklós Kozma ()
- Antal Náray (ĉefoficiro) (1942-1944)
- Gyula Ortutay
- Sándor Barcs (1946-1950)
- István Szirmai
- László Hartai (juĝisto)
Elektitaj radioparolistoj
[redakti | redakti fonton]- János Betlen
- Lídia Beöthy
- Siegfried Brachfeld
- István Egressy
- Klári Erdei
- Lívia Hajnóczy
- Péter Korbuly
- Balázs Láng
- Viktor Sztankovics
Aliaj elektitaj membroj de la radio
[redakti | redakti fonton]- Kató Ács, redaktoro
- László Baksa Soós, reĝisoro
- János Balázs (aktoro), reĝisoro
- Dezső Bánóczi, reĝisoro
- Pál Bárdos, dramaturgo
- Ödön Barsi, reĝisoro
- Ambrus Bor, redaktoro
- László Bozó (reĝisoro)
- Sándor Budinszky, raportisto
- Alajos Chrudinák, raportisto
- Hedvig Demeter, aktoro
- István Éles, humuristo
- Béla Éless, reĝisoro
- György Illés (verkisto), redaktoro
- Ernő Kállai (ombudsmano), redaktoro
- György Kalmár (ĵurnalisto)
- József Képessy (aktoro)
- Katalin Kőváry, reĝisoro
- György Kroó, redaktoro
- Frigyes Marton, reĝisoro
- Gábor Zsigmond Papp, reĝisoro
- Mihály Padisák, redaktoro
- István Pálffy (prezentisto), prezentisto
- István Pluhár, la unua sporta raportisto
- Ottó Solymosi, reĝisoro
- Irén Sütő, aktoro
- István Szegedi Szabó, redaktoro
- György Szepesi, raportisto pri sportoj
- Géza Varga (reĝisoro)
- István Verebes, komikisto
- Péter Zsoldos, redaktoro
Elektitaj membroj en la muzika branĉo
[redakti | redakti fonton]- András Bágya, pluraj muzikaj postenoj
- József Balogh (klarnetisto)
- Ottó Berg, dirigento
- István Bogár (komponisto)
- Lajos Bolba, muzika redaktoro
- Iván Bradányi, tekstopoeto
- Gyula Csepregi, saksofonisto
- György Czigány, redaktoro
- Béla Drahos, flutisto
- Tibor Erkel, muzika reĝisoro
- Miklós Grabócz, popolmuzika redaktoro
- János Gyulai Gaál, muzika reĝisoro
- Imre Hegyi (korusestro)
- Egon Kemény, dirigento, redaktoro
- László Kovács (dirigento)
- Vilmos Körmendi, muzika reĝisoro
- Attila László (gitaristo)
- Mihály Meixner, ĉefredaktoro
- Tibor Polgár, pianisto, dirigento
- Zoltán Pongrácz, muzika reĝisoro
- Lajos Rajter, dirigento
- Ferenc Schreck, trombonisto
- Imre Sulyok (komponisto), muzika redaktoro
- Miklós Szedő, kantisto
- Zdenkó Tamássy, komponisto
- Péter Tardos, muzika redaktoro
- Rezső Végvári, muzika reĝisoro
- Máté Victor, muzika redaktoro
- Imre Zsoldos, orkestrestro
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio