Saltu al enhavo

Hugo Steinhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Steinhaus
Persona informo
Naskonomo Hugo Dyonizy Steinhaus
Naskiĝo 14-an de januaro 1887 (1887-01-14)
en Jasło
Morto 25-an de februaro 1972 (1972-02-25) (85-jaraĝa)
en Vroclavo
Tombo Holy Family Cemetery (en) Traduki, grób nr 3765 sector 12 51° 06′ 29″ Nordo 17° 06′ 43″ Oriento / 51.108052 °N, 17.111943 °O / 51.108052; 17.111943 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
Loĝloko Pollando
Ŝtataneco Cislajtio
Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Göttingen (1906–1911)
Lviva Universitato (1904–1906) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Hugo Steinhaus
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj notacio de Steinhaus-Moser
teoremo de Banach-Steinhaus
Steinhaus theorem
algoritmo de Steinhouse-Johnson-Trotter
vdr

Hugo Dyonizy STEINHAUS (naskiĝis la 14-an de januaro 1887 en Jasło, mortis la 25-an de februaro 1972 en Wrocław) estis pola matematikisto apartenanta al la tiel nomata lvova skolo matematika. Li estas konata kiel aforisto.

Hugo Steinhaus naskiĝis en la familio de Bogusław, direktoro de kredita kooperativo, kaj Ewelina Lipschitz. Li estis nepo de Józef, urba konsilanto (enterigita en la loka juda tombejo) kaj pranepo de Ĥaim ha Kohen Steinhaus (alnomo ”ha Kohen” signifas, ke la viraj reprezentantoj de la gento devenas rektlinie de la biblia ĉefsacerdoto Arono). En 1905 li abiturientiĝis en la klasika gimnazio en Jasło. Sekve li komencis studi matematikon kaj filozofion ĉe la Filozofia Fakultato de Lvova Universitato.

Post unu jaro li ŝanĝis la altlernejon; en la jaroj 1906-1911 daŭrigis la studadon en Gottingen subgvide de David Hilbert kaj Feliks Klein. En 1911 li akiris gradon de doktoro pri filozofio summa cum laude surbaze de la laboraĵo Neue Anwendungen des Dirichlet'schen Prinzips. En la jaroj 1911-1914 li estis en Jasło, en tiu ĉi periodo publikigis ok laboraĵojn. En 1915 Hugo Steinhaus partoprenis en la unua mondmilito. Venontjare li eklaboris en Krakovo en Centrejo de Rekonstruo de la Lando. En 1917 li habilitiĝis en Lvovo surbaze de disertaĵo pri certaj propraĵoj de la serioj de Fourier. Dum jaro li estis asistanto pri matematiko ĉe la Lvova Universitato.

Populariganto de scienco

[redakti | redakti fonton]

Li estis aŭtoro de unika, populariganta matematikon Kalejdoskop matematyczny (Matematika kalejdoskopo; eldonita en 1938 pole kaj angle, tradukita al 10 lingvoj) kaj kelke da aliaj popular-sciencaj libroj. Postmorte oni eldonis Wspomnienia i zapiski (Rememoroj kaj notoj; Wrocław, 2002, 1-a eldono Aneks, Londono, 1992).

Li estis eksterordinara humuristo, konata de spritaj kaj akraj eldiroj. En 1980 oni eldonis lian Słownik racjonalny (Racia vortaro).

  • Czym jest, a czym nie jest matematyka (Kio estas kaj kio ne estas matematiko, 1923).
  • Sur le principe de la condensation de la singularités (kun Banach, 1927)
  • Theorie der Orthogonalreihen (kun Stefan Kaczmarz, 1935).
  • Kalejdoskop matematyczny (Matematika kalejdoskopo, 1938).
  • Mathematical Snapshots (1939).
  • Taksonomia wrocławska (Vroclava taksonomio; kun aliaj, 1951).
  • Sur la liaison et la division des points d'un ensemble fini (kun aliaj, 1951).
  • Sto zadań (Cent taskoj, 1958).
  • Orzeł czy reszka (Heads or Tails, 1961).
  • One Hundred Problems In Elementary Mathematics (1964).
  • Słownik racjonalny (Racia vortaro, 1980).

Li fondis kun Stefan Banach Studia Mathematica (1929) kaj Zastosowania matematyki (Aplikoj de matematiko, 1953).