Saltu al enhavo

Hrob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrob
germane Klostergrab, esperante: Tombo
urbo
Paca placo en Hrob
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hrob
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Duchcov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Mosta baseno
Montaro Ercmontaro
Situo Hrob
 - alteco 356 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 33″ N 13° 43′ 37″ O / 50.65917 °N, 13.72694 °O / 50.65917; 13.72694 (mapo)
Areo 11,09 km² (1 109 ha)
Loĝantaro 2 004 (2024)
Denseco 180,7 loĝ./km²
Baseno Mosta baseno
Unua skribmencio 1282
Horzono MET (UTC 1)
 - somera tempo MET (UTC 2)
Poŝtkodo 417 04
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0426
NUTS 5 CZ0426 567558
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrob
Retpaĝo: www.mestohrob.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hrob (germane Klostergrab) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Teplice en Regiono Ústí nad Labem. Vivas en ĝi 2 004 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Moldava, Osek, Košťany, Háj u Duchcova kaj Mikulov.

La unuaj skribmencioj pri vilaĝo devenas el la jaro 1282, kiam vilaĝon Hrob kaj apudan Verneřice akiris en sian posedaĵon Monaĥejo Osek. Onidire tiutempe situis en Hrob ankaŭ preĝejo. En la jaro 1341 estis ĝis Hrob transmetita longdistanca vojo, kiu devene kondukis tra Osek. Tio pozitive influis la evoluon de urbo, same kiel intensa minista entreprenado en pli vasta ĉirkaŭaĵo. Laŭ konjektoj de historiistoj Hrob jam dum regado de Karolo la 4-a ĝi fariĝis urbo (subula). En la jaro 1458 reĝo Jiří z Poděbrad konfirmis urbajn privilegiojn. En la jaroj 1477-1478 urbo Hrob akiras rajton uzi blazonon kaj ankaŭ rajton sigeli per ruĝa vakso. En la eŭropan historion enskribiĝis ĉi tiea protestanta preĝejo el la jaro 1614, kiu estis la 11-an de decembro 1617 egaligita kun la tero fare de armita taĉmento de hetmano el Osek laŭ ordono de praga ĉefepiskopo Jan Lohelius. La preĝejo en Hrob estis nome konstruita el konstrumaterialo, kies posedanto estis oseka monaĥejo, kaj sur monaĥeja parcelo sen konsento de la monaĥejo. Malgraŭ tio oni konsideris la detruon de preĝejo kiel rompo de Majestato de Rudolfo pri religia libereco. Tiu ĉi evento komune kun fermo de nekatolika preĝejo en orientbohemia Broumov (same konstruita sen permeso de la monaĥejo sur la monaĥeja parcelo) gvidis al la 2-a praga defenestrado kaj ĝi staris en komenco de la tridekjara milito.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 448
18803 032
18904 212
19005 928
19106 264
19215 825
JaroLoĝantoj
19305 905
19503 475
19613 059
19702 648
19802 396
19912 063
JaroLoĝantoj
20011 989
20111 959
20142 016
20162 042
20172 029
20181 991
JaroLoĝantoj
20191 998
20202 011
20211 953
20222 015
20232 010
20242 004

Partoj de urbo

[redakti | redakti fonton]

Personecoj

[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio

[redakti | redakti fonton]