Hossein Zenderoudi
Hossein Zenderoudi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1937 (87-jaraĝa) en Irano |
Ŝtataneco | Irano |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto desegnisto skulptisto kaligrafo gravuristo |
Charles Hossein Zenderoudi (n. la 11-an de marto 1937 en Tehrano)[1] estas irana pentristo, kaligrafo kaj skulptisto, konata kiel pioniro de la irana moderna arto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estas pioniro de la movado Saqqa-Khaneh, ĝenro de nov-tradicia moderna arto trovita en Irano kiu estas enradikiĝita en la historio de persaj kafo-domaj pentraĵoj kaj persaj ŝijaismaj vidaj elementoj[2]. Li vivas en Parizo kaj Nov-Jorko[1]. En la aĝo de 21 jaroj li jam estis gajninto de la Bienalo en Venecio, Parizo kaj Sankta Paŭlo. Baldaŭ poste li fondis la movadon Saqqa-Khaneh, kiu influis multajn artistojn de tiam.
Persone
[redakti | redakti fonton]La nepino de Zenderoudi estas la franca kantistino Barbara Pravi.
Arto
[redakti | redakti fonton]Hossein Zenderoudi estas unu el la unuaj artistoj se temas pri uzi kaligrafajn elementojn de la persa alfabeto en sia arto. Lia verko Tchaar Bagh (speco de persa ĝardeno) estis aŭkciita en aprilo 2008 kontraŭ 1 400 000 usonaj dolaroj ĉe Christie's en Dubajo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (fr) "Collections: Charles Hossein Zenderoudi Arkivigite je 2020-09-21 per la retarkivo Wayback Machine". Centre Pompidou, Parizo.
- ↑ (en) "Biography: Iranian Artist Charles Hossein Zenderoudi Arkivigite je 2021-05-22 per la retarkivo Wayback Machine". Payvand Iran News. Tavoos Art Magazine, la 28-an de februaro 2011.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.zenderoudi.com
- Biografio en payvand.com Arkivigite je 2021-05-22 per la retarkivo Wayback Machine