Hoĥoto
Hoĥoto | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Provinco | Interna Mongolio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 010 000 | ||||
Aŭtokodo | 蒙A | ||||
Telefonkodo | 471 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 866 615 (2010) [ ] | ||||
Loĝdenso | 167 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 40°49′00″N 113°39′00″O / 40.816667°N, 113.65°O (mapo) Koordinatoj: 40°49′00″N 113°39′00″O / 40.816667°N, 113.65°O (mapo) | ||||
Alto | 1065 m | ||||
Areo | km² | ||||
Horzono | UTC 8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hohhot [ ] | |||||
Hoĥoto ĉine 呼和浩特 estas metropolo, universitata urbo en Ĉinio, fine ĉefurbo de Interna Mongolio. La mongoloj nomumas la urbon Blua urbo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hoĥoto etendiĝas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando.
Historio
[redakti | redakti fonton]Hoĥoto fondiĝis en la 1580-aj jaroj. Baldaŭ fortikaĵo konstruiĝis. Ankaŭ apude alia urbo konstruiĝis, la 2 urboj unuiĝis en 1913 sub nomo Guisi. La japanoj okupis ĝin en 1937 kaj la loknomo renomiĝis al Hoĥoto.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Hoĥoto produktas precipe laktojn kaj laktaĵojn. Tio estas tre grava ankaŭ la tuta lando.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Hoĥoto la jara averaĝa temperaturo estas 7 °C. La vintroj estas longaj, sekaj kaj malvarmaj kun oftaj frostoj. Jare pluvas aŭ neĝas po 400 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas, en julio kaj aŭgusto pluvas. Foje sabloŝtormoj okazas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Hoĥoto havas internacian flughavenon kaj aŭtovojon. Fervojo trafikas ekzemple al Pekino kaj Mongolio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
La Metroo de Hoĥoto malfermiĝis la 29-an de decembro 2019.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo esperantlingva
[redakti | redakti fonton]- Sabira Ståhlberg: "De Blua Urbo (Hoĥoto) al obo:[1] kelkaj tagoj en Interna Mongolio", artikolo du-paĝa en la revuo Kontakto, n-ro 148, 1995:4, paĝoj 4 kaj 5. Tie la e-lingva artikola titolo cetere tiom ĉarme skribiĝas kvazaŭ en tradicia mongola skribo, ke apenaŭ diveneblas ke ĝi estas en la internacia lingvo kaj la titolo de la teksto.
- Sabira Ståhlberg: "Malantaŭ la muro - puzleroj pri Ĉinio", Tokio: Internacia Kultura Laborejo, 1991, 72 6 paĝoj.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-tie ne la rivero en Siberio, sed lamaisma artefarita monteto el ŝtonoj