Hispaniolaj pinaroj
Hispaniolaj pinaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [ ] | ||||
Landoj | Domingo, Haitio | |||
Koordinatoj | 18° 19′ 48″ N, 71° 46′ 48″ U (mapo)18.33-71.78Koordinatoj: 18° 19′ 48″ N, 71° 46′ 48″ U (mapo) [ ] | |||
Areo | 11 600 km² (1 160 000 ha) | |||
|
||||
Hispaniolaj pinaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Hispaniolan Pine Forests Ecoregion [ ] | ||||
La hispaniolaj pinaroj estas ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo "Grand-antilaj pinaroj" kune kun la Kubaj pinaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono situas en la insulo de Hispaniolo , kiun dividas Haitio kaj Domingo. Ĝi kovras areon de 11 600 kvadrataj kilometroj aŭ ĉirkaŭ 15% de la insulo. Ĝi troviĝas je altitudoj de pli ol 850 metrojn en la montaroj de Hispaniolo, etendiĝante ekde la Cordillera Central (Dominga Centra Montarĉeno) ĝis la Massif du Nord (Haitia Norda Masivo). Ĝi estas ĉirkaŭata je pli malaltaj altitudoj de du ekoreregionoj : la hispaniolaj humidaj arbaroj kaj la hispaniolaj sekaj arbaroj, kiuj okupas la reston de la insulo. La jara precipitaĵo sumiĝas je 1 000 – 2 000 mm.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La natura vegetaĵaro de la regiono primare konsistas el arbareroj de hispaniola pino (Pinus occidentalis). Pinoj estas miksitaj kun aliaj pinacoj, inkluzive de Juniperus gracilior kaj Podocarpus aristulatus (syn. P. buchii). Sub 2 100 metroj, la pinaroj estas alternataj kun areoj de montara falfolia arbaro. Plantoj je altaj altitudoj (2 100 – 3 175 metroj) inkluzivas Lyonia spp. (erikacoj), Cojoba arborea (fabacoj ), Oxandra lanceolata, Danthonia domingensis (poacoj), Verbena officinalis var. officinalis, kaj Weinmannia pinnata.
Minacoj
[redakti | redakti fonton]Pli ol duono de la ekoregiona areo senarbarige perdiĝis por agrikulturo, tropaŝtiĝo, aŭ forsta plantado de enmetitaj arbospecioj. La haitia parto de la ekoregiono estas pli senarbarigita ol la dominga.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0305 : Hispaniolaj pinaroj (WWF)
- angle Hispaniolaj pinaroj (WWF-Wildworld)
- angle Hispaniolaj pinaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Hispaniolaj pinaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Hispaniolaj pinaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Hispaniolan pine forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 62 : Grand-antilaj pinaroj ( WWF ) Arkivigite je 2012-09-30 per la retarkivo Wayback Machine