Hisashi Owada
Hisashi Owada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1932 (92-jaraĝa) en Shibata |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Tokio Trinity College |
Familio | |
Patro | Takeo Owada (en) |
Frat(in)oj | Akira Owada (en) kaj Makoto Owada (en) |
Edz(in)o | Yumiko Owada (en) |
Infanoj | Masako, Reiko Ikeda (en) , Setsuko Shibuya (en) |
Okupo | |
Okupo | diplomato juĝisto universitata instruisto juristo |
Hisashi Owada (小和田 恆, Owada Hisashi, 18a de septembro 1932) estas iama japana juristo, diplomato kaj profesoro pri juro, kaj servis kiel juĝisto en la Internacia Kortumo el 2003 ĝis la 7a de junio, 2018, kaj estis prezidanto de la Kortumo el 2009 ĝis 2012.[1] Li estas bopatro de la nuna Imperiestro de Japanio, Naruhito, nome patro de Masako.
Li studis en la Universitato de Tokio kaj poste en Trinity College (Kembriĝo). Li estis profesoro pri juro en la Universitato de Tokio, la Universitato Harvard, la Universitato de Novjorko, la Universitato Kolumbio, la Akademio de Internacia Juro de Hago, la Universitato de Ŭaseda, kaj la Universitato de Kembriĝo. Intere li estis vizitprofesoro pri internacitraktata juro, nome sia fako, je Harvard kaj Oksfordo.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Press release 2018/14. Arkivita el la originalo je 2018-03-24. Alirita 2020-10-23 .
- ↑ Hills, Ben. Princess Masako: Prisoner of the Chrysanthemum Throne, pp. 38.