Hinda ralo
Hinda ralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rallus indicus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
flave, someraj reproduktejoj; malhelblue, vintrejoj. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Hinda ralo (laŭ la latina scienca nomo Rallus indicus, sed ankaŭ Brunvanga ralo) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi reprodukitĝas en norda Mongolio, orienta Siberio, nordorienta Ĉinio, Koreio kaj norda Japanio, kaj vintrumas en sudorienta Azio.[1] Ĝi iam estis konsiderata subspecio de la parenca Akvoralo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La specio diferencas de la iomete pli malgranda nomiga formo de akvoralo pro siaj pli palaj supraj partoj, brunnuancaj subaj partoj kaj bruna strio tra la okulo. Kompare kun R. aquaticus korejewi, ĝi estas pli malhela supre, havas pli brunan bruston, blankan koloron sur la gorĝo kaj pli evidentan brunan okulstrion. La irisoj estas malhelbrunaj, la kruroj grizecaj kaj en la beko la maksilo estas bruneca kun iom da oranĝa koloro ĉe la bekobazo. dum la mandiblo estas ĉefe briloranĝa kun nur iom da bruno en bekopinto.
Ĝi havas malsamajn voĉojn al la aliaj formoj de akvoralo, kaj nun kutime ricevas plenan statuson de specio, kvankam ĝia konduto, nesto kaj ovoj estas identaj al tiuj de aliaj subspecioj de akvoralo.[2]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La specio estas esence migranta, vintrumas en suda Japanio, orienta Ĉinio kaj norda Borneo. Ĝi estas rara en nordaj partoj de Bangladeŝo,[3] Birmo, Laoso,[4] kaj norda kaj centra Tajlando,[5][6] kaj normale ne atingas pli foran sudon en kontinenta sudorienta Azio.[4] Oni registris migrantojn en Srilanko iam, kvankam en hindia kontinento ili troviĝas nur ĉefe en nordaj regionoj, kun nur malmultaj registroj el tiom for sude kiom ĝis Mumbajo.[7][8] Alvenintaj en Baraton, raloj povas esti tiom elĉerpite lacegaj ke oni povas kapti ilin permane.[9] La reproduktaj birdoj de la japana insulo Hokkaido migras ĉefe tre suden kiel al Koreio, sed kelkaj restas dum vintro en la marbordaj marĉoj de Honŝuo.[10][11]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Taylor & van Perlo (2000) p. 29
- ↑ Dresser, Henry Eeles. (1903) A manual of Palearctic birds: part II. London: self-published.
- ↑ [Pamela C. Rasmussen|Rasmussen, Pamela C]; Anderton, John C (2005). Birds of South Asia, volume 2: Attributes and Status. Barcelona: Lynx Edicions. pp. 141–142. ISBN 84-87334-65-2.
- ↑ 4,0 4,1 King, Ben F. (1982) A Field Guide to the Birds of South East Asia. London: Harper Collins. ISBN 0-00-219207-1.
- ↑ Lekagul, Boonsong. (1991) A Guide to the Birds of Thailand. Bangkok: Saha Karn Baeth. ISBN 974-85673-6-2.
- ↑ Robson, Craig. (2004) A Field Guide to the Birds of Thailand. London: New Holland Press. ISBN 1-84330-921-1.
- ↑ Hartert, Ernst. (1921) Die Vögel der paläarktischen Fauna. Volume 3 (germane). R Friedlander & Sohn, p. 1824–1826.
- ↑ Punjabi, Hira (1997). “Sighting of Water Rail Rallus aquaticus near Mumbai”, Journal of the Bombay Natural History Society 94 (1), p. 156.
- ↑ Baker, E C S (1929). The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds, volume 6 (dua eld.). London: Taylor and Francis. pp. 4–7.
- ↑ (1948) “The Birds of Korea”, Bulletin of the Museum of Comparative Zoology 101 (1), p. 102–103.
- ↑ (1953) “The Birds of Japan: their status and distribution”, Bulletin of the Museum of Comparative Zoology 109 (1), p. 403–404.
|