Herman Heijermans
Aspekto
Herman Heijermans | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Samuel Falkland • Koos Habbema • Heinz Sperber |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1864 en Roterdamo |
Morto | 22-an de novembro 1924 (59-jaraĝa) en Zandvoort |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Zorgvlied (en) |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Herman Heijermans Sr. (en) |
Frat(in)oj | Marie Heijermans (en) , Ida Heijermans (en) kaj Louis Heijermans (en) |
Infanoj | Hermine Heijermans (en) , Marjolein Heijermans (en) |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo verkisto ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.hermanheijermans.org/ |
Herman HEIJERMANS (naskiĝis la 3-an de decembro 1864 en Roterdamo, mortis la 22-an de novembro 1924 en Zandvoort) estis nederlanda teatraĵverkisto kaj socialdemokrata aktivulo de juda deveno.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En la Amsterdama gazeto Algemeen Handelsblad li publikigis serion de skeĉoj pri juda familio sub la plumnomo Samuel Falkland. Lia plej granda sukceso estis Op Hoop van Zegen (esperante Je Bona Espero) publikigita en 1900 kaj sukcese ludita ankaŭ en Francio kaj Anglio.
Krome Heijermans aktivis en la socialista movado. Ekde 1897 li membris en la freŝe fondita Socialdemokrata Laborista Partio kaj verkis por ĝi la propagandan teatraĵon Puntje en 1898. Li mortis pro kancero en 1924.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bibliotheko de bitigaj verkoj de Heijermans
- Biografio de Heijermans en Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland
- Titoloj de la verkoj de Heijermans
- Fragmento el "Je Bona Espero" Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine en traduko de Gerrit Paulus de Bruin