Herbo
Herbo estas ĝenerale moltiga planto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (male kiel arboj, arbedoj, arbustoj). Ĝi estas ofte mola, sukoplena kaj ties superteraj partoj ĉiujare forvelkas.
En terkultivado herbo oni ofte nomas nur la utilajn herbojn; la malutilajn herbojn en la terkultivado oni nomas herbaĉo, trudherbo aŭ fiherbo. Tiujn trudherbojn oni povas ekstermi per kemiaj herbicidoj aŭ per fizikaj metodoj kiel per sarkado, hojado.
En agrikulturo herboj uzatas ĉefe kiel fojno por la vintra nutrado de bestoj, aŭ oni simple paŝtas sur la herbejo brutojn por rekte manĝigi la freŝajn herbojn.
esprimoj: herbovora (besto, manĝanta herbojn), herboriĉa, herbero (unu herbo)
En Fundamento de Esperanto estas skribite, radiko herb signifas[1]:
- france: herbe
- angle: grass
- germane: Gras
- ruse: трава
- pole: trawa
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- poacoj
- greso
- hepatherbo
- hundherbo
- monherbo
- verukherbo
- sangoherbo
- marherbo
- panherbo
- herbotapiŝo (razeno)
- staŭdo
- citronherbo
Proverbj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri herbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. ” „ Malbona herbo froston ne timas. ” „ Vojon batitan herbo ne kovras. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fundamento de Esperanto
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-31 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.sciencemag.org/cgi/content/summary/310/5751/1126
- Herbal Tea Guide Arkivigite je 2008-03-12 per la retarkivo Wayback Machine