Hemiksem (nederlande: [HE:miksem]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 11 148 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Antverpeno.
En Hemiksem estas kelkaj historiaj konstruaĵoj. La plej grava estas la abatejo de Sankta Bernardo fondita en 1243 de la Cistercianoj.
La rivero Skeldo estas natura limo. Piedirantoj kaj biciklantoj povas transveturi la riveron per pramo al la vilaĝo Bazel, parto de Kruibeke.