Helplinio
Aspekto
Helplinioj estas rektliniaj desegnohelpiloj.
En la figura geometrio ili utilas kiel orientiĝo ĉe konstruadoj aŭ perspektivaj desegnadoj. Dum kiam ĉi tiuj linioj ne estas partoj de la efektiva desegnaĵo, helplinioj kontribuas al povo konstrui figuron.
En la muzika notacio ili helpas marki tonojn, kiuj situas ekster la kvin linioj de la notliniaro. Oni do uzas ilin por aparte altaj aŭ malaltaj pasaĝoj.
En la pianostudaĵoj de Frédéric Chopin, kiuj movas virtuozajn pianistojn tra ĉiuj registroj, troviĝas multaj ekzemploj pri ekscesa uzado de helplinioj, ekzemple ĉe la fino de la t.n. Revolucietudo.
Por eviti helpliniojn, oni povas ŝanĝi en notliniaro la klefon aŭ aldoni instrukcion por oktavigi.