Heĉa
Aspekto
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Heĉa, ukraine Геча, hungare Mezőgecse estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove.
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 112 m
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 90251
- Telefonprefikso: 3141
- Aŭtokodo:
Situo
[redakti | redakti fonton]Heĉa situas sur ebenaĵo, Berehove troviĝas 10 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1232. La lernejo ekfunkciis en 1785. Ĝis 1920 Mezőgecse apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Mezőgecse rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 la komunumo apartenis al Sovetunio (dum alveno de Ruĝa Armeo hungaroj estis deportitaj al gulago), fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Heĉa 1030 da homoj, (919 hungaroj).