Hans Moser
Hans Moser | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Johann Julier | ||||
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1880 en Vieno | ||||
Morto | 19-an de junio 1964 (83-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Vieno vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo teatra aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1918– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Moser (vere Johann Julier, malĝuste ankaŭ ofte nomata Jean Julier aŭ eĉ Jean Juliet, naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1880 en Vieno; mortinta la 19-an de junio 1964 samurbe) estis aŭstra populara aktoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Johann Julier estis la tria ido de Franz Julier, akademia skulptisto, kaj ties edzino Serafina. Li alkreskis en Vieno. Juna Johann Julier ricevis deklaminstruon ĉe aktoro Josef Moser, kies familian nomon li alprenis. Poste li migris kun migroteatroj tra la lando. En 1897 li havis unuan dungitecon en Bohemujo, kaj en la jaro 1903 li havis per la vokiteco al la renoma Teatro en la Jozefurbo, tiam estrata de Josef Jarno, ŝajne frapan sukceson. Li tamen fiaskis, ĉar lia aspekto kaj korpogrando de 1,57 m maltaŭgigis lin por amorantoroloj konformaj al lia aĝo. Pro tio en 1907 li denove migris kun migroteatroj tra la landoj de Aŭstrujo-Hungarujo; ekde 1910 li havis negrandajn dungitecojn en revuoj, kabaredoj kaj teatroj je Vieno. En 1913 naskiĝis lia unua filino Margarete. En ĉi tiu jaro li havis siajn unuajn sukcesojn en soloroloj kiel komikisto en la keloteatro „Max und Moritz“ en St. Annahof je Vieno.
Dum la Unua Mondmilito li servis ĉe la Isonzo-fronto kaj distris siajn kamaradojn per komikaĵoj tiel bone de la milita ĉiutago, ke li ekde tiam vidis sian estontecon en la komika fako. Post la milito li regule prezentis en la vienaj kabaredoj „Budapester Orpheum“, „Reklame“, „Hölle“, „Leopoldi-Wiesenthal“ kaj en la „Intimes Theater“ de Heinrich Eisenbach. Fritz Löhner-Beda verkis en 1922 por li la solo-unuaktaĵon „Ich bin der Hausmeister vom Siebenerhaus“. En 1923 finfine Robert Stolz atentiĝis pri li kaj dungis lin por revuo en Teatro Ronacher. Du jarojn poste Max Reinhardt revenigis la aktoron al la Teatro en la Jozefurbo, kie li aktoris en pecoj de Nestroy, Schnitzler kaj Ödön von Horváth. En 1925 ankaŭ aperis la unua artikolo pri la verkado de Moser en Neue Freien Presse, kiu nomis lin kiel plej aktuala kaj lasta viena arlekeno.
Li tre rapide estis la plej ŝatata aktoro de Reinhardt kaj akompanis tiun ĉi dum sia migroprezentado tra Usono en la jaro 1927/28. Tie li aktoris en „Somermeznokta sonĝo“ interalie ĉe la novjorka Brodvejo. Moser fariĝis multokupita aktoro kaj komikisto ĉe la vienaj teatroj. Tie li rolis malklarparole, rumore, grumble kaj per turnaj movoj strangulojn, plejofte servistojn aŭ aliajn etburĝojn kiel butikistoj, tajloro kaj domservistoj, sed ankaŭ cirkofigurojn. En 1922 li transprenis la rolon de notario en „Kleider machen Leute“, poste sekvis ankaŭ malgrandaj roloj en silentfilmoj. Vastan konatecon li ankaŭ atingis per sia rolo kiel „muta“ servisto en „Die Familie ohne Moral“. Sed nur en silentfilmo li povis malvolvi sian tutan originalecon, kiun li jam estis perfektiginta en la teatro. La unuan rolon en sonfilmo li ricevis en 1930 kiel flankaktoro en „Geld auf der Straße“.
Hans Moser figuris en siaj filmoj ofte personojn, kiuj dumpase de agado plenumas egan ŝanĝiĝon. Ekzemple en Das Gäßchen zum Paradies li ludas hundokaptiston, kiu fariĝas hundoŝatanto; en Anton, der Letzte senliman admiranton de la nobelaro, kiu mutacias al advokato de malnobeluloj; en Das Ferienkind ĉagrenitan pensiiston, kiu iam estis forpuŝinta sian propran filinon pro la elekto de ŝia edzo kaj per sia nepo fariĝas amoplena avo; kaj en Der Herr Kanzleirat maljunan virinmalamikon, kiu maljuniĝinte senvole ekamas junulinon. La kombinaĵo el unika mimiko, gestado kaj lingvo faris lin senmortebla originalulo, kiu eĉ povis ŝanĝi la plej malbonan scenaron en ŝate spektatan filmon.
Dum la nazia epoko Moser rifuzis konsenti al la eksedziĝo disde sia juda edzino Blanca Hirschler (foje ankaŭ Bianca Hirschler). En 1939 ŝi devis elmigri al Hungarujo. Nur pro sia populareco Hans Moser malgraŭ sia geedzeco kun judino rajtis plue labori kiel filmaktoro. Post la Dua Mondmilito la geedza paro denove loĝis en la vilao en Wien-Hietzing. La edzino enprenis inter la ge-Moser tre superregan rolon; Moser igis ŝin laŭplaĉe disponi eĉ pri liaj enspezoj kaj kontentiĝis per poŝmono. Ĉi tiuj modesteco kunpaŝis kun troigita timo de subita malriĉiĝo. La ge-Moser eĉ onidire loĝis en la servistoĉambroj, por respekte trakti la meblaron. Je lia unua flugo la artisto estis malpli imponata de la superrigardo ol de la senpaga manĝo, kiun oni donis en la flugmaŝino.
Post militfino Moser estis interalie dungita ĉe la viena Burgoteatrejo, kie li aparte pro sia rolo de Weiring en Liebelei de Arthur Schnitzler akiris laŭdegon de recenzistaro kaj publiko. En la jaro 1961 Moser rolis por aŭstra televidversio denove la sorĉoreĝon en Geschichten aus dem Wiener Wald de Horváth, kiun li jam en 1931 rolis dum la unua prezentado en Berlino. En 1964 Hans Moser mortis pro pulmokancero. Li kaj sia edzino ambaŭ estas entombigitaj sur la viena ĉeftombejo.
Oftaj filmaj kunaktoroj de Moser estis Theo Lingen kaj Paul Hörbiger, kun kiu li ankaŭ estis amiko.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Silentfilmoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Sonfilmoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fritz Koselka: Hans Moser. Der Lebensweg des Menschen und des Künstlers. Eberle, Vieno 1946.
- Hans Moser: Ich trag im Herzen drin ein Stück vom alten Wien. Notita de Georg Markus. Kun antaŭparolo de Paul Hörbiger. Herbig, Munkeno 1980, ISBN 978-3-7766-1044-4.
- Hedi Schulz: Hans Moser. Der große Volksschauspieler wie er lebte und spielte. Molden, Vieno 1980, ISBN 978-3-217-01147-2.
- Karin Wichmann: Hans Moser. Seine Filme - sein Leben. Heyne-Filmbibliothek, volumo 28. Heyne, Munkeno 1980, ISBN 978-3-453-86028-5 .
- Georg Markus: Hans Moser. Der Nachlaß. Kremayr & Scheriau, Vieno 1989, ISBN 978-3-218-00495-4 .
- Dodo Kresse, Michael Horvath: Nur ein Komödiant? Hans Moser in den Jahren 1938 bis 1945. Edition S - Verlag Aŭstrujo, Vieno 1994, ISBN 978-3-7046-0516-0.
- Ulrike Dembski, Georg Markus (Hrsg.): Hans Moser. 1880–1964. Brandstätter, Vieno 2004, ISBN 978-3-85498-361-3.
- Franzobel: Moser oder die Passion des Wochenend-Wohnzimmergottes. Passagen-Verlag, Vieno 2010, ISBN 978-3-85165-831-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Hans Moser en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Hans Moser ĉe Interreta filma datumbazo (angle)