Hamry (germaneHammern) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Plzeň, distrikto Klatovy proksimume 8 km sudoriente de Nýrsko kaj 22 km sudokcidente de Klatovy. Ĝi situas en Šumava, en valo de rivero Úhlava, el okcidento borderita de limregiona Reĝa arbaro. Vivas ĉi tie 116 loĝantoj (2024). Temas pri šumava municipo disigita, sen koneksa konstruareo. La municipo ne membriĝas en partojn, sed ĝi havas du katastrajn teritoriojn: Hamry na Šumavě kaj Zadní Chalupy.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1654. Hamry estis reĝula voktejo, unu el ok en Šumava (ĝiaj loĝantoj estis formale rektaj servutuloj de reĝo).