Gyula Szapáry
Grafo SZAPÁRY Gyula (n. 1-an de novembro 1832, Peŝto – m. 20-an de junio 1905, Abbazia, Italio [nun Opatija, Kroatio]) estis hungara politikisto, ĉefministro. Li estis unuavice fidebla oficisto kaj ne integra personeco.
Li studis juron en Peŝto, sed poste ekpolitikumis en provinco. Li fondis en 1856 ekonomian asocion de Ekstera Szolnok, kies prezidanto estis li ĝis 1867. En la parlamentoj de 1861 kaj 1865, li estis reprezentanto de la departemento, ekde 1861 vicprefekto, inter 1867 kaj 1869 ĉefprefekta reprezentanto (ekde 1868 ankaŭ reĝa komisiito). Li laboris en la internafera ministerio kiel ministra konsilisto (ekde 1869), poste publiklabora kaj trafikafera ministeria ŝtatsekretario (ekde 1870), poste (ekde 1873) laboris kiel internafera ministro, ekde 1878 kiel financministro. Li estis de 1875 ĝis 1889 prezidanto de Landa Hungara Ekonomia Unio. Ekde 1889 – por mallonga tempo – li gvidis la ministeriojn pri agrikulturo, industrio, komerco.
Li apartenis al centro de la Liberala partio, sed ne partoprenis la ĉiutagan politikumadon. lI estis ĉefministro ekde 13-a de marto 1890, dumtempe li gvidis ankaŭ la ministerion pri la internaj aferoj.
Ĉar lia registaro havis kapablajn ministrojn, dum lia regado estis akceptitaj multaj liberalaj reformproponoj.
Li ne sukcesis akceptigi eklezi-politikan reformon (ellaborita de Albin Csáky), planitan centrigon de la administrado. Ne sukcesis lia plano pri unuiĝo kun la Modera Opozicio, eĉ grupo de lia őpartio eksiĝis kaj fondis la Nacian partion (jan. 1892.).
Li abdikis pro la eklezi-politika afero kaj la skandalo de florglorumo de la Hentzi-statuo (19-an de nov. 1892.).
Szapáry forlasis la Liberalan partion en 1894. Li estis membro de la pajroĉambro en 1897, 1899; en 1901 li estis prezidanto de la delegitaro. Li laboris ekde 1904 kiel prezidanto de la Kreditbanko (Hitelbank).