Gvaranioj (popolo)
Tiu ĉi artikolo temas pri la etno gvaranioj. Pri la monunuo de Paragvajo legu la tekston Paragvaja gvaranio |
Gvaranioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gvarania ŝamano | ||||||||||||
Indiĝenaj popoloj • indigenous peoples in Bolivia | ||||||||||||
Q4465585 | ||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||
min. 480 000 | ||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||
Gvarania lingvo, Tupi-gvarania lingvaro | ||||||||||||
Religio | ||||||||||||
Kristanismo, Ŝamanismo | ||||||||||||
Parencoj | ||||||||||||
La gvaranioj estas grupo de indiĝenaj popoloj en Sudameriko, kiuj parolas la lingvojn de la gvarania lingvofamilio. Ili loĝas ĉefe en la teritorio de Paragvajo, kie la (paragvaja) gvarania estas la oficiala lingvo, samkiel en la regionoj de Brazilo, Argentino, Bolivio kaj najbara Paragvajo. La nombro de gvaranioj estas pli ol 280 000 homoj (2017): Paragvajo (61.000), Bolivio (83.000), Argentino (54.000), Brazilo (85.000) kaj Urugvajo. Se oni konsideras la plimulton de paragvajaj mestizoj ankaŭ gvaranioj, tiam ilia nombro povas kalkuli ĝis 4 milionoj da homoj[1].
En Paragvajo, la posteuloj de la gvaranioj reprezentas la plimulton de la neeŭropa loĝantaro de la lando. Preskaŭ ĉiuj arbaroj landlime de Paragvajo ankaŭ apartenas al gvaranioj. En Bolivio, gvaranioj el tri malsamaj grupoj (Ava, Chiriguano, Simba) loĝas en landlimaj regionoj de Argentino kaj Paragvajo kaj estas reprezentataj en la Gvarania Popola Asembleo.
Kunmetaĵo
[redakti | redakti fonton]Historie, la diferenco inter Tupioj kaj Gvaranioj estas malgranda. Iuj opinias ke oni perceptu ilin kiel du disaj grupoj de popoloj asociitaj al la koloniigo de la teritorio de ambaŭ popoloj fare de du malsamaj koloniistoj (Portugalio kaj Hispanio) .
La origino de la etnonomo gvarania estas diskutebla - ĝi historie estis uzata kun pluraj malsamaj signifoj. Antaŭ ol la eŭropanoj alvenis, la gvaraniaj indianoj nomis sin Ava ("popolo"), kio ankoraŭ estas la nomo de unu el la gvaraniaj grupoj ("Ava Guarani"). La jezuitaj misiistoj uzis la esprimon gvarani por la indianoj, kiuj konvertiĝis al kristanismo por distingi ilin de la "arbaraj homoj" - la kvive.
Kvankam ĉiuj gvaranioj havas komunan kulturon, malsamaj grupoj kaj triboj de gvaranioj diferencas unu de la alia.
Lingvo
[redakti | redakti fonton]La gvaranioj parolas la gvaranian kaj variantoj kiuj apartenas al la tupi-gvarania lingvaro. Vidu ankaŭ Gvarania lingvo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) 280,000 Guarani Indians live in four countries Arkivigite je 2020-01-11 per la retarkivo Wayback Machine, Unuiĝintaj Nacioj.
- Tiu ĉi estas parta traduko de samtema artikolo en la rusa vikipedio, listo de aŭtoroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- (germana) Manya Ghahramani: Die Entwicklung eines zweisprachigen interkulturellen Schulsystems in Bolivien unter besonderer Berücksichtigung der Guaraní. Eldonejo Praesens, Vieno, 1996, ISBN 3-7069-0097-1.
- (hispana) Bartomeu Melia: La lengua guarani del Paraguay. Eld. MAPFRE, Madrido, 1992, ISBN 84-7100-608-1.
Filmo
[redakti | redakti fonton]- Birdwatchers – la lando de la ruĝaj homoj (2008), estas brazila-itala drama filmo, reĝisoro : Marco Bechis. Ĝi rakontas la kolopason de komunumo de gvaranaj-kaiovaj indiĝenaj indianoj dum ili provas rekuperi sian praulan teron de loka farmisto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (es) Avertoj pri la malapero de la Gvaranioj pro manko de tero, Taggazeto El Territorio, Posadas, Misiones, la 12-an de septembro 2004
- (es) Los Guaranies (pliaj informoj pri la gvaranioj, arĥivita da la originalo)