Gusztáv Csengey
Aspekto
Gusztáv Csengey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1842 en Komárno | |
Morto | 13-an de julio 1925 (82-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gusztáv CSENGEY [gustAv ĉengei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csengey Gusztáv estis hungara luterana teologo, instruisto, poeto, membro de Societo Petőfi (1878).
Gusztáv Csengey naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1842 en hungara urbo Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 13-an de julio 1925 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gusztáv Csengey frekventis bazlernejon en Irsa, mezlernejojn en Pest (urbo), Sopron kaj Nagykőrös. Dum lernado li interesiĝis pri poemado. Lia debuta poemo aperis en Vasárnapi Újság kun granda sukceso en 1863. Li studis teologion en urbo Pest, poste en Germanio. En 1868 li ekinstruis en Aszód, baldaŭ en Luterana Jura Akademio (Eperjes). En 1890 li edziĝis.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hullámok közt (Inter ondoj) 1871 - romano
- Csengey Gusztáv munkái (Verkoj de Gusztáv Csengey) 1874
- Eszter 1876 - poemaro
- Vallásos költemények és énekek (Religiaj poemoj kaj kantoj) 1912
- Izrael története (Historio de Izraelo) 1909
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- biografio hungare
- Berényi 2005: Berényi Zsuzsanna Ágnes: Budapest és a szabadkőművesség. Budapest: Argumentum. 2005.