Saltu al enhavo

Guriezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guriezo
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 2 438  (2023) [ ]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 3° 20′ U (mapo)43.341944444444-3.3266666666667Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 20′ U (mapo) [ ]
Alto 40 m [ ]
Areo 74,53 km² (7 453 ha) [ ]
Horzono UTC 01:00 [ ]
Guriezo (Kantabrio)
Guriezo (Kantabrio)
DEC
Situo de Guriezo
Guriezo (Hispanio)
Guriezo (Hispanio)
DEC
Situo de Guriezo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guriezo [ ]
vdr
Municipa teritorio de Guriezo, oriente de Kantabrio.

Guriezo [guRJEzo] estas municipo en plej nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Asón-Agüera.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Valo de Guriezo.

Ĝi limas norde kun Castro Urdiales kaj Liendo, oriente kun Castro Urdiales, sude kun Biskajo (Eŭskio) kaj okcidente kun Ampuero kaj Rasines. Kaj Guriezo kaj Rasines estas gravaj komunikvojoj kun la kantabra enklavo de Valle de Villaverde en Eŭskio.

Ĝia ĉefurbo, El Puente, estas je 61 km de Santandero. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Agüera, kiu ricevas diversajn alfluantojn kiel la rivero Chirlía, kiu estas diglagita en la akvorezervejo El Juncal (La Junkejo).

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Por areo de 74,53 km² estas 2 410 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 2 410 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Adino, Agüera, Angostina, Balbacienta, Cabaña La Sierra (Kabano de la Montaro), Carazón, La Corra, Francos, Landeral, Lendagua, Llaguno, El Llano (La Ebenaĵo), Lugarejos (Loĝloketoj), La Magdalena, Nocina, Pomar, El Puente (La Ponto, ĉefurbo), Ranero (Ranejo aŭ Ranisto), Revilla, Rioseco (Seka rivero), Santa Cruz (Sankta Kruco), Torquiendo, Trebuesto kaj Tresagua.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2010 2018
2329 2380 2426 2329 2378 2162 1989 1716 1945 1830 1730 2383 2347
Menhiro.

Tiu fruktodona kaj bone komunikita valo estis loĝita ekde frutempoj (megalitoj). Oni scias, ke tie estis limoj inter prapopoloj kiel aŭtrigonoj kaj kantabroj, kaj oni sugestis ankaŭ ĉeeston de romianoj. En frua Mezepoko, la areo apartenis, kun aliaj municipoj de Orienta Kantabrio, al la komunumaro Merindad de Vecio, kaj sekve okazis konfliktoj inter feŭdaj senjoroj de familioj Marroquín, Negrete kaj Boar.

Kiel ĉe aliaj najbaraj lokoj, en la Moderna Epoko, ankaŭ Guriezo integriĝis en la komunumaro Corregimiento de las Cuatro Villas de la Mar. Krome, en tiu epoko, la municipo dividiĝis en multaj domaroj laŭlonge de la valo, kaj la nobelaj stirpoj organizis, en asembleoj, la municipajn konsilantarojn. Kaj kiel ĉe aliaj municipoj, en la jaro 1822, unuiĝis kaj kaj iĝis la moderna municipo, kia ĝi estas aktuale.

En la 19-a jarcento oni instalis tie, pere de kapitalo el Biskajo, altan fornon kiu estis de la unuaj en Iberio, ĝermo de posta grava hispana entrepreno nome Altos Hornos de Vizcaya.

En ekonomio, la agrokulturo kaj brutobredado, kvankam perdis gravon, ankoraŭ restas super la kantabra averaĝo. La industrio kaj la konstruado, kiel okazis en proksimaj municipoj, pliigis sian aktivecon kaj restis en la averaĝo de la regiono. Kaj kiel en tiu, ankaŭ la triaranga sektoro, tiu de servoj, kreskiĝis, superante la 50% de la labordediĉo, ĉefe favore al turismo de la somera epoko.

Fasado de la preĝejo de San Vicente de la Maza.

De ĝia heredo elstaras du klasigitaj havaĵoj, nome:

  • Preĝejo de Sankta Vincento de la Maza, en Rioseco, havaĵo de loka intereso kun kategorio de konstruaĵo, de la 17a-18a jarcentoj), kun granda portikaro kaj monumenta pordeg-retablo.
  • Preĝejo de Sankta Katarino, en Trebuesto, katalogita havaĵo; de la 13a-18a jarcentoj.

Krome interesas la medio de la monto Pico de las Nieves, kun megalitaj restaĵoj (menhiro kaj tumulo) aŭ ĉe la Akvorezervejo del Juncal, sude, ĉe la masivo Los Jorrios. La municipo Guriezo formas parton de la Jakoba Vojo de la Marbordo, inkludita en 2015 de la Unesko en la ampleksigo de la Jakoba Vojo en Hispanio al «Caminos de Santiago de Compostela: Camino francés y Caminos del Norte de España».

Menciindas la preĝejoj de Sankta Sebastiano (de la 18a jarcento), en Landeral; de Sankta Johano (de la 17a jarcento), en Agüera; de La Magdalena (de la 17a jarcento), en La Magdalena. Krome estas kelkaj ermitejoj (de la 15a-18a jarcento), en la valo kaj en la montoj, kiel por ekzemplo tiu de Las Nieves (de la Neĝoj).

Preĝejo de San Vicente de la Maza.

El civila heredo estis domegoj kaj turoj el kiuj ankoraŭ restas jeno:

  • Tur-domego de Arce (de la 15a-17a jarcento) en El Puente.
  • Domego Marroquín (de la 17a-18a jarcento), en La Magdalena.
  • Domego Machín (de la 18a jarcento).
  • Urbodomo (de komenco de la 20a jarcento) en El Puente.

La valo enhavas rimarkindajn ekzemplojn de popola arkitekturo, en diversaj lokoj, ĉu izose ĉu en kernoj, kun elementoj tradiciaj de Kantabrio kaj de Eŭskio. Menciindas pontoj, kiel tiu de Agüera super Gándara, en El Puente. Krome restas kelkaj antikvaj forĝejoj, kiel tiu de La Yseca (de la 13a-17a jarcento), restaŭrita en la 20a jarcento, ĉe la rivero, formanta komplekson kun la Domego de Marroquín.

Panoramo de la Valo de Guriezo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]