Großbothen estas eksa administra komunumo en Germanio. Ĝi troviĝis en la en aŭgusto 2008 fondita distrikto Leipzig de la federacia landoSaksio, kaj antaŭe estis parto de la tiutempa distrikto Muldental. La 1-an de januaro 2011 la kvin nordaj komunumopartoj – Großbothen, Kleinbothen, Schaddel, Kössern kaj Förstgen – iĝis parto de la granda distrikta urbo Grimma. La kvar sudaj komunumopartoj – Leisenau, Sermuth, Zschetzsch kaj Schönbach – ekde tiu tago kun la antaŭaj komunumoj Colditz kaj Zschadraß konsistigas la novan komunumon Colditz.
En 2003 tie okazis la Ido-konferenco.